La Dromornitedoj aŭ laŭ la latina scienca nomo Dromornithidae estis klado de grandaj, neflugaj aŭstraliaj birdoj el la Oligoceno tra Pleistoceno. Ĉiuj estas nune formortintaj. Ili estis dumlonge klasitaj en la Strutoformaj, sed estas nune kutime klasitaj kiel Anseroformaj.[1][2]

La Dromornitedoj estis parto de la Aŭstralia megafaŭno. Unu specio, Dromornis stirtoni, estis 3 m alta. La kolektiva termino Aŭstralia megafaŭno estas uzata por priskribi nombron de kompare grandaj specioj de animaloj kiuj loĝis en Aŭstralio ĝis antaŭ 50,000 al 20,000 jaroj. La tialoj por ties malapero estas ankoraŭ disputita.[3][4]

Ne klaras ankaŭ ĝis kioma grado la Dromornitedoj estis karnovoruloj. La fortika, premega beko de kelkaj specioj sugestas, ke almenaŭ kelkaj membroj de la familio estis kombino de karnovoraj predantoj kaj kadavromanĝantoj (multe kiel nunaj hienoj) aŭ ĉiomanĝantoj. Aliaj karakteroj, kiaj "hufecaj" piedoj, stomaka strukturo, kaj okula strukturo kio rezultis en ampleksa vidkampo sed ankaŭ verŝajne en kreo de nevidebla punkto de ĉirkaŭ 40 gradoj (kiu ege estus malhelpinte ĉasadon) sugestas pli herbovoran, migrantan vivostilon.

La scienca nomo Dromornithidae derivas el grekaj dromaios ("rapidkura") kaj ornis ("birdo"). Aldone, la familio estis nomata ŝtormobirdoj, gigantaj emuoj, gigantaj kuruloj, diablanasoj kaj mihirungoj.

Specioj redakti

Estas 7 specioj en Dromornitedoj,[5] el kiuj la plej malgranda specio estis Barawertornis tedfordi, nome birdo ĉirkaŭ samgranda kun moderna kazuaro, pezas 80 al 95 kg. La du specioj de Ilbandornis (Ilbandornis lawsoni kaj Ilbandornis woodburnei) estis pli grandaj birdoj, sed havis pli sveltajn krurojn ol la aliaj Dromornitedoj kaj estis similaj al strutoj laŭ konstruo kaj grando. Bullockornis planei] kaj Genyornis newtoni (mihirungo) estis pli fortikaj, stare ĉirkaŭ 2| al 2.5 m altaj kaj probable atingis pezojn de 220 al 240 kg. La plej grandaj dromornitedoj estis Dromornis australis kaj la amasa Dromornis stirtoni. Genyornis esas la plej bone konata genro.

Notoj redakti

  1. Murray, P. F. & Megirian, D. (1998)
  2. Murray, P. F. & Vickers-Rich, P. (2004)
  3. Miller, G. H. et al. (1999)
  4. Roberts, R. G. et al. (2001)
  5. Rich, P. (1979)

Referencoj redakti

  • Field, J. H. & Boles, W. E. (1998) Genyornis newtoni and Dromaius novaehollandiae at 30,000 b.p. in central northern New South Wales. Alcheringa 22: 177-188.
  • Murray, P. F. & Megirian, D. (1998) The skull of dromornithid birds: anatomical evidence for their relationship to Anseriformes (Dromornithidae, Anseriformes). Records of the South Australian Museum 31: 51-97.
  • Murray, P. F. & Vickers-Rich, P. (2004) Magnificent Mihirungs: The Colossal Flightless Birds of the Australian Dreamtime. Indiana University Press.
  • Miller, G. H. Magee, J. W. Johnson, B. J. Fogel, M. L. Spooner, N. A. McCulloch, M. T. & Ayliffe, L. K. (1999) Pleistocene extinction of Genyornis newtoni: human impact on Australian megafauna. Science 283: 205-208. COI:10.1126/science.283.5399.205
  • Rich, P. (1979) The Dromornithidae, an extinct family of large ground birds endemic to Australia. Bulletin of the Bureau of Mineral Resources, Geology and Geophysics 184: 1-190.
  • Rich, P. & Gill, E. (1976) Possible dromornithid footprints from Pleistocene dune sands of southern Victoria, Australia. Emu 76: 221-223.
  • Rich, P. & Green, R. H. (1974) Footprints of birds at South Mt Cameron, Tasmania. Emu 74: 245-248.
  • Roberts, R. G. Flannery, T. F. Ayliffe, L. A. Yoshida, H. Olley, J. M. Prideaŭ, G. J. Laslett, G. M. Baynes, A. Smith, M. A. Jones, R. & Smith, B. L. (2001) New ages for the last Australian megafauna: continent-wide extinction about 46,000 years ago. Science 292: 1888-1892. COI:10.1126/science.1060264
  • Vickers-Rich, P. & Molnar, R. E. (1996) The foot of a bird from the Eocene Redbank Plains Formation of Queensland, Australia. Alcheringa 20: 21-29.
  • Williams, D. L. G. (1981) Genyornis eggshell (Dromornithidae; Aves) from the Late Pleistocene of South Australia. Alcheringa 5: 133-140.
  • Williams, D. L. G. & Vickers-Rich, P. (1992) Giant fossil egg fragment from the Tertiary of Australia. Contributions to Science, Natural History Museum of Los Angeles County 36: 375-378.