En ekonomiko, dumetalismodumetala normo estas la nomo por valutosistemo, kies moneroj havas difinitan kvanton de oro respektive arĝento kaj estas senlime interŝanĝeblaj je valute fiksita kvanto de oroarĝento. La sistemo estas ampleksigo de la tiel nomata "orbazo", la nomo por valutosistemo, kies moneroj konsistas el kaj estas senlime interŝanĝeblaj je valute fiksita kvanto de oro. Por mallonga tempo dum la 19-a jarcento en la Rusia Imperio ankaŭ ekzistis "trimetalismo" de interŝanĝeblo al oro, arĝento kaj plateno.

Ora monero 20 frankoj kaj arĝento 5 frankoj, periodo de la Dua Franca Respubliko. Pezo 6,41 kaj 24,94 g La proporcio de oro al arĝento 1:15,5 estis poste adoptita de la Latinida valuta unio.

Paralele al dumetalisma valuto en la sama lando povas esti produktata monbiletoj aŭ nematerialvaloraj moneroj, kies kurzo al oro/arĝento aŭ al aliaj valutoj povas esti arbitre diktitaj de la centra banko de la ŝtato eldonanta la valuton. En tiu kazo la kurzo de la monbileta aŭ nematerialvalora monera valuto ne nur ŝanĝigas kompare al fremdaj valutoj, sed ankaŭ kompare al la samlanda dumetalisma valuto.

La nomo ne miksindas kun dumetala strio, kiu en la kazo de temperaturaj ŝanĝiĝoj adaptas sian formon kaj kurbiĝas respektive malkurbiĝas. Same ĝi ne miksindas kun dumetalaj moneroj, kiu produktiĝis el du malsamaj metaloj respektive alojoj, kies materiala valoro tamen ne havas rilaton al la valoro de la monero - ekzemplo por tiaj dumetale produktita monero estas la moneroj de 1 respektive 2 Eŭroj, aŭ tiu de 10 tajlandaj bahtoj.