Edgar Aetheling (n. ĉ. 1051, m. ĉ. 1126) estis la lasta vira ano de la reĝa familio de Wessex. La kromnomo Aetheling signifas princon.

Edgar Aetheling
Persona informo
Edgar Ætheling
Naskiĝo
en Hungara reĝlando
Morto 30-an de novembro 1199 (1199-11-30)
en Anglio
Familio
Dinastio dinastio de Wessex vd
Patro Eduardo la Ekzilito vd
Patrino Agata, edzino de Edvardo la Ekzilito vd
Gefratoj Cristina, daughter of Edward the Exile • Sankta Margareta de Skotlando vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis la filo de Eduardo la Ekzilito kaj Agata. Post la morto de lia patro en 1057, Eduardo la Konfesanto eble nomumis lin sian heredonton, sed kiam Eduardo la Konfesanto mortis en januaro 1066, Edgar estis ankoraŭ tro juna por defendi la landon kontraŭ invadojn de Harald la 3-a (Norvegio) kaj Vilhelmo la Konkerinto, kaj alia pretendanto al la angla trono, Harold, iĝis reĝo. Post ties morto, Edgar cedis al Vilhelmo la Konkerinto, kiu bone traktis lin kaj retenis lin ĉe sia kortego. Tamen en 1068 Edgar partoprenis malsukcesan ribelon de du anglosaksaj grafoj, Edwin kaj Morcar, kaj poste fuĝis al la kortego de Malkolmo la 3-a, reĝo de Skotlando. Subtenata de Malkolmo kaj aliance al la danoj, li invadis Anglion en 1069 kaj kaptis Jorkon, sed Vilhelmo pagis monon al la danoj por ke ili eliru de la regno, kaj Edgar denove fuĝis en Skotlandon. Tie li restis ĝis 1072, kiam Vilhelmo kaj Malkolmo eniris pacakordon de kiu unu elemento estis la ekzilo de Edgar. Edgar mem fine faris pacon kun Vilhelmo en 1074 sed neniam tute forlasis la esperon iĝi reĝo de Anglio.

Post la morto de Vilhelmo la Konkerinto en 1087, li subtenis la pretendon de Roberto Curthose al la angla trono, kaj en 1091 li denove fuĝis al Skotlando. Tie li helpis sian nevon Edgar forpeli Donald la 3-a de la skota trono kaj iĝi reĝo de Skotlando.

Eble antaŭ 1098 li ekloĝis en Konstantinopolo, eble aliĝante al regimento kiu enhavis plejparte ekziliajn anglosaksojn. Tie la bizanca imperiestro Aleksio la 1-a donis al li mararmeon por ke li transportu soldatojn kaj ekipaĵojn al la unua krucmilito.

En 1106 li denove subtenis Roberton Curthose kiam tiu batalis en Normandio kontraŭ Henriko la 1-a (Anglio). Henriko kaptis lin, venigis lin en Anglion, kaj pardonis lin, eble parte pro ke en 1100 Henriko edziĝu al la nevino de Edgar, Edita. Edgar retiris sin al bienoj en Hertfordshire. Li ankoraŭ vivis en 1125, kaj eble mortis ne longe post tiu jaro.