Edith Alleyne Sinnotte

aŭstralia verkistino kaj esperantistino
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Edith Alleyne SINNOTTE estis angla verkistino en Esperanto.

Edith Alleyne Sinnotte
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1870 (1870-11-30)
en Liverpool
Morto 15-an de novembro 1947 (1947-11-15) (76-jaraĝa)
en Balwyn
Lingvoj Esperantoangla
Ŝtataneco AŭstralioUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantistoverkisto
vdr

Ŝi naskiĝis en Liverpool, Anglio, en 1871. Post la forpaso de ŝia patro, la juna Edith transloĝiĝis al New Brighton, kie ŝia patrino gvidis modestan gastejon. Poste la tuta familio transloĝiĝis denove al Surrey, kaj de tie la familio migris al Aŭstralio ĉirkaŭ 1890. En Aŭstralio Edith, jam 59-jara, edziniĝis la unuan kaj solan fojon. Ŝi mortis en Balwyn, Viktorio, Aŭstralio, en 1947.

Ŝia romano «Lilio» (194-paĝa) eldoniĝis en Londono ĉe Brita Esperantista Asocio, en 1918. Temas pri la unua romano en Esperanto fare de virino.

Recenzoj redakti

Pri Lilio

 
 Ĉiurilate bela libro. Stilo vere internacia. 
— Belga Esperantisto n081-082 (nov-dec 1921)

Eksteraj ligiloj redakti