Ekspansiinta argilo

Ekspansiinta argilo, krevargilopufargilo estas konstrumaterialo varimaniere uzebla. Plej grava estas ĝia uzo kiel malpeza volumenaĵo en betono. La globetoj de ekspasiiginta argilo estas interne porozaj kaj pro tio malpezaj, sed la malmola ŝelo garantias ilian mekanikan reziston. Ne intermiksu tiun materialon kun ŝaŭmbetonoporobetono.

Globetoj de ekspansiita argilo

Produktado redakti

La krudmaterialo estas argilo kun malmulte da kalko kaj enhavanta organikajn komponantojn. La argilo estas unue muelata kaj sekve varmegigata en rotacianta forno ĉe temperaturo de 1200 gradoj celsiaj. Tial la organikaj substancoj forbrulas kaj pro la estiĝanta karbondioksido la materialo ekspansias. La volumeno de la globeteoj iĝas kvar- ĝis kvinoble pli granda ol ĝi estis antaŭe.

Historio redakti

La unuaj provoj fari krevargilon okazis en la jaro 1917 en brikfarejo en Birmingham/Usono. Kiel inventisto estas rigardata S.J. Hayde, kial la mterialo en Usono ĝis hodiaŭ nomiĝas Haydite. Danio transprenis la proceson kaj pluevoluigis ĝin. La danoj sumerkatigsi al materialon sub la nomo Leca. Tiu estasakronimo por la angla esprimo „lightweight expanded clay aggregates“ (malpeza, krevita aldonaĵo el argilo). Sekvis Neerlando, Britujo, Svedujo (Sillit) kaj USSR(Keramsit). En Germanujo la unua uzino laboris ekde 1955 en Hennstedt (Dithmarschen)

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Reinsdorf, S.: Leichtbeton, Bd. I: Leichtbeton aus porigen Zuschlagstoffen. VEB Verlag für Bauwesen, Berlin 1961.

Zu bautechnischen Eigenschaften des Zuschlags:

  • Wesche, K.: Baustoffe für tragende Bauteile, Bd. 2: Beton, Mauerwerk. Bauverlag, Wiesbaden und Berlin, 3. Aufl. 1993; ISBN 3-7625-2681-8.