El fava de Ramonet

El fava de Ramonet (la malsprita Ramonet) (1933) estas la titolo de la unua sonfilmo en la kataluna, filmita kaj direktita en Valencio de Joan Andreu i Moragas. Ĝi estas bazita sur komedieto de Lluís Martí (onklo de Luis García Berlanga) kaj Ismael Serneguet pri senperforto, en kiu oni ludas kun popolaj elementoj.

El fava de Ramonet
filmo
Originala titolo El fava de Ramonet
Originala lingvo valencia dialekto
Kina aperdato 9 nov. 1933
Ĝenro komedia filmo
Reĝisoro(j) Joan Andreu i Moragas
IMDb
vdr

Ĝi daŭras 39 minutoj, kaj estas rolita de Mode Calandin, Campitos, Carme Casesnoves, C. kaj Julio Espí, Paco Fernández kaj Empar Gregori, inter aliaj. La buĝeto estis de 11.000 da pesetoj.

En la filmo aperas balsalonojn tiam modaj, la kvartalo Malva-rosa aŭ la budoj de la strando. Tio ĉio desegnas la Valencion de l' epoko.