Elaĉeto

Vikimedia apartigilo

Elaĉeto ĉi tie estas konsiderata en la signifo propre religia, kie precipa koncepto estas esti liberigita aŭ liberiĝi el la peko kaj alproksimiĝi al Dio kaj partopreni en la amikeco kun li. Ĝenerale, ĉiuj religioj havas ion elaĉetan en sia anonco, varie konceptitan aŭ imagitan. Ĉi artikolo atentigas precipe pri la elaĉeto laŭ la biblia kaj kristana anonco. Ni elĉerpu, do, tiun religian koncepton el la Biblio, ne sen substreki ke ĉiteme multe ludas analogio.

Elaĉeto laŭ la Biblio redakti

Estas ĝuste el la Biblio de kie iom post iom formiĝis la koncepto pri elaĉeto bezonata de homo por alproksimiĝi al Dio: la homo bezonas tion por ke li aspiras al Dio sed sen lia helpo al li ne eblas alesti kaj per tio saviĝi.

Malnova Testamento redakti

La ideo de elaĉeto originas el leĝaj kaj religiaj transakcioj de la vivo. La Antikva Testamento rekonas ke kiu jan elaĉetago, realigita per tio kion iu ajn homo havas oferindan, eĉ la plej valoran, estas absolute netaŭga kontentigi la profundajn postulojn de la persono: (Psa 49,7-9) “... kiu fanfaronas per sia granda riĉeco? fraton tute ne liberigos homo, nek donos al Dio elaĉeton por li. (Multekostas estus la elaĉeto de lia animo kaj neniam tio estos)”. Dio tamen pretas malavare doni kion Li havas, ne gravas la kvanto de la kosto (Jesaja 43,3ss) por akiri sian popolon. Okazas tiakuntekste, ke la Nova Tetamento parolas pri la sango de Kristo, nome pri la ofero de lia obea vivo donita en la morto mem, kiel prezo de nia elaĉeto (1Petro 1, 18-19; Rm 3,24-25; Heb 9,14) por nin elaĉeti el la peka ŝtato.

La elaĉeto de la unuenaskito redakti

Utilas, por kompreni tion, konsideri ke la unuenaskita filo, laŭ hebrea religia leĝo, apartenis al Dio ĝis kiam li ne estos elaĉetita per iu ofero (vidu ĉe Eliro kaj Nombroj). Per pago de ofera prezo, kvazaŭ kompenso, homo povis elaĉeti sian vivon: "Se oni metos sur lin elaĉeton, tiam li donu pro sia animo tian elaĉetigan sumon, kiu estos metita sur lin” (El 21,30).

Liberigo el la sklaveco redakti

En la medio de familio la elaĉeto realiĝis tiel: se homo endanĝeriĝis ĝis la perdo de proprieto kaj faliĝo en sklavecon, la perditaĵo povis reveni al la ruiniĝinta proprietulo aŭ la libero povus esti akirita (Levidoj 25,25; Rut 4,4-6). Tiukaze la "elaĉetanto" estis parenco plej proksima kiu povis protekti kaj apogi la rajtojn de la malbonŝanca parenco. Foje, la devo de la parenco povis signifi la venĝon pro maljustaĵoj nejuste altruditaj. La esenca celo de la elaĉeto estis, do, la liberigo el la perdo de la bonaĵo aŭ el la sklavecstato.

Liberigo de Izraela popolo redakti

Kiam en la Malnova Testamento oni parolas pri Dio kia elaĉetanto de Izraelo, la frazo devas esti interpretita laŭ supre cititaj analogioj, aparte tiu de la plej proksima parenco. Okazas en tiu rolo ke Dio efektivigas la elaĉeton de sia popolo el Egiptujo (Read 9,26) kaj el Babilono (Jesaja 43,1). Sendube estas adekvate paroli pri Dio kiel pri elaĉentinto. La dia elaĉeta ago povas etendiĝi sammaniere al la peko, al la morto (Iesaja 33,22ss; Psa 130,8). El tio induktiĝas ankaŭ ke Lia elaĉeta aktivado etendiĝas al la unuopulo kiam tiu ĉi estas devigata lukti kontraŭ la malbonaĵoj de la vivo (“Sam 4,9-10; Psa 34,22).

Nova Testamento redakti

La elaĉeto en la Nova Testamento priskribas aspekton de la Savo. La uzo de tiu vorto al oni memorigas kiel Kristo agadis por liberigi la homan kreaĵon el la sklaveco de la peko, kiu opresas la unuopulon kaj damaĝas lian liberon kaj lian vivon, same kiel el ĉiu malbonegeco (Tito 2,14; Rm 7). Ĝi inkluzivas ankaŭ la elaĉeton de la korpo (Rm 8,23; Fi 3,4). Malgraŭ la kosto de tiu elaĉeto kaj kvankam la nunaj fruktoj de tiu elaĉeto estas la ĝustaj, la plena ĝuo de la lastaj fruktoj de la elaĉeto devas atendi la Duan Venon (Ef 4,30;Rm 8,23).

Ke la krista elaĉeto inkluzivas la elĉeton de la korpo oni vidu en (Rm 8,23; Fil 3,4).

Jesuo konsideradis sanigojn kaj la ekzorcaĵojn de li faritajn kiel signojn de la elaĉeta aspekto de lia agado. Tiel li priskribadis sian: “... same kiel la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj” (Mt 20,28). En tiu priskribo Li ŝajnas elmensigi la suferantan serviston de Jesaja, kies vivo estas oferata kiel puna repago (en Jesaja 53), por ke estu liverita la libero al multaj. Tiuj tekstoj sugestas ke la suferoj kaj la morto de Jesuo Kristo estas ofero anstataŭa, vikaria por pagi la koston de la elĉeto.

Ĉar la verko de Kristo originas el Dio kaj, do, enprofundiĝas en ties misteron kaj, do, ne ĝi povas esti komplete komprenita far la kreita inteligento, naskiĝis en la kristana medio multaj teologioj, jam inspire ĉeestaj en la Nova Testamento. Unu teologio akcentas, ekzemple, elaĉeton kiel liberigon el la originala peko (citita kiel tipa peko, sed, foje, ĉe kelkaj, identigita kun la sekvoj de la Adama peko), alia interpretas la verkon de Kristo montro kaj pruvo pri la amo de Dio al homo, tria substrekas kio estas la peko, ĉiu peko, kiu fakte celas nuligi Dion same kiel oni volis nuligi Kriston, sed la submetiĝinta Kristo fine resurektas... Ĉiukaze, por ĉiuj teologioj la morto de Kristo havas savan efikon por ĉiuj kiel estas dirate en multegaj novtestamentaj tekstoj: en la letero al la Hebreoj 9,13-14, en Ef 1,7 ("En kiu ni havas elaĉeton per lia sango, la pardonon de niaj pekoj, laŭ la riĉo de lia graco"), en Rm 3,23-24, en Kol 1,13-14, en 1Tim 2,5-6, en Jo 6,51.

Elaĉeto ĉe diversaj religioj redakti

Ke homo portas en si mem originan pezon kiu lin malproksimigas el Dio, estas aludata en islama adito raportita de Musli, Buhari kaj aliaj, laŭ kiu ĉiu naskiĝanta homo estas “tuŝata de Satano”. Tiurilate, tamen, elstaras du esceptoj: Maria kaj Jesuo ne estas satane tuŝitaj! En tio spure reeĥas io da dekristana doktrino, logike se oni konsideras la kristanan heredaĵon de Islamo.

Vidu ankaŭ redakti