Eldona Akcia Societo Otava

Eldona Akcia Societo Otava (en la finna Kustannusosakeyhtiö Otava) estas unu el grandaj libroeldonaj kompanioj en Finnlando. Ĝi estas fondita en 1890 kiel eldonejo de finnlingva literaturo. Ĝi estas nuntempe la dua plej granda libroeldonejo en Finnlando kaj produktas ĉ. 400 novajn librojn ĉiujare.

Eldona Akcia Societo Otava
Otava Publishing Company Ltd
emblemo
la centra oficejo de Otava en centro de Helsinko estas konstruita en jaro 1906
la centra oficejo de Otava en centro de Helsinko estas konstruita en jaro 1906
eldonejonegoco
Komenco 1890 vd
Lando(j) Finnlando vd
Sidejo centro de Helsinko
Retejo Oficiala retejo
Jura formo osakeyhtiö
vdr

En 1920-aj jaroj Otava eldonis en la finna libretojn pri Esperanto kaj ankaŭ finnlingvan literatuon tradukitan en Esperanton. Vilho Setälä laboris dum iom da tempo en la eldonejo. Otava eldonis ankaŭ gazeton Esperanta Finnlando en 1918-1922.

Otava estas finnlingva nomo de stelaro Sepstelaro, kiu estas parto de stelaro Granda Ursino.

Eksteraj ligiloj redakti