Emil Böszörményi

BÖSZÖRMÉNYI Emil [pr. boesoerme:nji], ĝis 1908 Blum, estis rumanuja hungara ĵurnalisto, advokato naskiĝinta en Nadjka:rojo la 17-an de januaro 1890 kaj mortinta en Oradea la 1-an de novembro 1938.

Kariero redakti

Böszörményi pristudis juron en Budapeŝto, Berlino kaj Parizo. Kiel studento li aliĝis al la socidemokrata movado kaj partoprenis la fondadon de la Galilei Kör. En 1920 li venis al Oradea kaj laboris kiel advokato. Li estis ano de la kondukantaro de la rumana socidemokrata partio. Li publikis en la gazetoj Előre kaj en la Munkás Újság pri literaturaj temoj. La rumanaj faŝistoj murdis lin (Garda de fier).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon