Esperanto-Radio-Arkivo

Radio-Arkivo estis podkasta arkivejo, kiu arkivigis ĉiujn esperantlingvajn elsendaĵojn tra la mondo.

La arkivo uzis prefere la aranĝon MP3: ĝi akceptis ankaŭ ne-esperantlingvajn elsendaĵojn, kiuj temis pri Esperanto. Ĝia datenbanko permesis konservi komenton por ĉiu elsendaĵo. Meze de 2007 ĝi enhavis 3.395 registraĵojn.

Ĝi malaperis en 2009.

Ligiloj redakti