Estona Deklaro de Sendependo

La Estona Deklaro de Sendependo, konata ankaŭ kiel Manifesto de la Popoloj de Estonio (estone Manifest Eestimaa rahvastele), estas la fonda agado de la Respubliko Estonio el 1918. Ĝi estas celebrata la 24an de Februaro, nome Nacia Tago aŭ Estona Sendependeca Tago.

La unua celebro de la Estona Sendependeca Tago en Talino, Estonio, la 24a de Februaro 1919.
Estona Deklaro de Sendependo

La deklaracio estis skizita de la Estona Sav-Komitato elektita de la veteranoj de la Estona Provinca Asembleo. Origine kun la celo esti proklamita la 21an de Februaro 1918, la proklamo estis prokrastita ĝis la vespero de la 23a de Februaro, kiam la manifesto estis presita kaj legita laŭte publike en Pärnu. La venontan tagon, noma la 24a de Februaro, la manifesto estis presita kaj distribuita en la ĉefurbo, nome Talino.[1][2]

Notoj redakti

  1. Arjakas, Küllo, "23. ja 24. veebruar 1918: kuidas iseseisvust kuulutati", Postimees, 23a de Februaro 2008. (estone) Arkivigite je 2008-02-26 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-02-26. Alirita 2021-04-10.
  2. Vahtre, Lauri, "89 aastapäeva – sinimustvalgega ja ilma", Postimees, 23a de Februaro 2007. (estone) Arkivigite je 2007-03-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-03-02. Alirita 2021-04-10.

Eksteraj ligiloj redakti