Faldofigura libro estas porifana libro kies paĝoj entenas falditajn figurojn, kiuj ĉe malfermo de paĝoparoj leviĝas kaj formas 3-dimensiajn scenojn. Tio vekas la atenton kaj intereson de infanoj ankoraŭ nealkutimiĝintaj al sekvo de rakontoj nur laŭ la legado de vortoj kaj kiuj rekte vidas movon, rolulojn kaj scenejojn pli vive. Tiele ili povas imagi eĉ la proprajn historiojn. La faldofiguraj libroj konsistigas apartajn arton kaj teknikon ene de la eldonado de porinfanaj libroj.

Faldofigura «Cindrulino».