Filigrano (artmetio)

La termino filigrano devenas de la latina lingvo kaj signifas laŭvorte „granigita drato“ (filum „fadeno, drato“ kaj granum „grano“) kaj filigranoj delikataj oraĵistajn produktojn el metalfadenoj kun surmetitaj metalperloj. Transasence oni uzas la terminon ankaŭ por ĉia alia delikata dekoracia formo, ekzemple tiuj de metalĉizisto.

Tabakujo kun filigrano

Temas pri malnova, ornama teĥniko de dratofleksado el graciaj, maldikaj dratoj intertorditaj kiel snuroj, kiun oni jam konis proksimume 2000 a. K. en Trojo. Plejparte ĝi estas metia teĥniko, ankaŭ populara en la landoj de la Alpoj kaj en Frislando same kiel en Azio. Oni lutas dratojn el oroarĝento laŭ ornamŝablonoj sur bazon de la sama materialo. Ekde la 20-a jarcento oni plektas la dratojn ankaŭ sen bazaĵo al delikata, travidebla teksaĵo kaj lutas ilin nur je la intertuŝejoj. La materiala diko de la dratoj estas ĝis 0,01 milimetroj. Por la ornamaĵformado oni uzas aŭ nur intertorditajn dratojn aŭ dratojn tranĉitajn kaj poste platrulitajn laŭ malsamaj dikoj.

Laŭ Francisko Azorín filigrano estas kaj paperaĵo kaj tolaĵo nome Tre delikata teksaĵo el oraj aŭ arĝentaj fadenoj; juvelo el simila teksaĵo. Travidebla desegno, marko, en papero.[1] Kaj li indikas etimologion el latina filum + granum (fadeno + grajno),[2] kaj li aldonas terminon filigrani, por formi filigranon; prilabori delikate ion.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 74.
  2. Azorín, samloke.
  3. Azorín, samloke.