Flago de Kenjo

nacia simbolo de Kenjo

La nacia flago de Kenjo estis oficiale adoptitaj la 12-an de decembro 1963. La kenja flago estas bazita sur tiu de la Kenja Afrika Nacia Unuiĝo (KANU). La koloroj simbolas nigran plimulton, kies ruĝo estas por la sango verŝita dum la lukto por libereco, kaj verda por tero. La blanka poste estis aldonita kaj simbolas pacon. La nigra, ruĝa, kaj blanka aperas en la tradicia ŝildo kun du lancoj de masajoj kiu aperas en la centro.

Flago de Kenjo

Antaŭ 1963 redakti

 
Flago de la Kenja Kolonio valida de 1921 ĝis 1963

Antaŭ tiu dato, la lando estis kolonio kadre de la Brita Imperio, la Kenja Kolonio. Ĝi ekestis en 1920, kaj ekde 1921 ĝis la transformo al sendependa ŝtato ĝi havis la dekstre bildigitan, tre britecan flagon.

Kiam kenjaj atletoj unuafoje partoprenis someran olimpikon en 1956 kaj duafoje en 1960, ili ankoraŭ reprezentiĝis per la kolonia flago, nur en la somera olimpiko 1964 en Tokio unuafoje vidiĝis la nuna flago nigra-ruĝa-verda ... kaj nur sub la nova flago ili unuafoje gajnis olimpikan medalon.

Vidu ankaŭ redakti