Fluoreska mikroskopo

Fluoreska mikroskopo estas optika mikroskopo kiu uzas fluoreskon anstataŭ aŭ krom, disĵeto, reflekto, kaj atenuadosorbo, por studi la ecojn de organikaj aŭ neorganikaj substancoj.[1][2] "Fluoreska mikroskopo" temas pri ajna mikroskopo kiu uzas fluoreskon por produkti bildon, ĉu ĝi estas simpla kiel epifluoreska mikroskopo aŭ pli komplika kiel konfokala mikroskopo, kiu uzas optikan sekciigon por atingi pli bonan solvapovon de la fluoreska bildo.[3]

Vertikala fluoreska mikroskopo (Olympus BX61) kun la fluoreska filtrila kuba tureto super la objektiva lensoj, kuplita kun diĝita kamerao.
Funkcia principo de fluoreska kaj konfokala mikroskopoj

Principo redakti

La specimeno estas lumigita kun lumo de specifa ondolongo (aŭ ondolongoj) kiu estas sorbita de la fluoroforoj, kaŭzanta ilin elsendi lumon de pli longaj ondolongoj (t.e., de malsama koloro ol la sorbitan lumon). La lumiganta lumo estas apartigita de la multe pli malforta elsenditan fluoreskon pere de spektra elsenda filtrilo. Tipaj eroj de fluoreska mikroskopo estas luma fonto (ksenono arka lampohidrargo-vapora lampo estas ofta; pli altnivelaj specoj estas alta-potenco LEDs kaj laseroj), la ekscita filtrilo, la dikroa spegulo (aŭ dikroa faskodividilo) kaj la elsenda filtrilo (vidu skemon sube). La filtriloj kaj la dikroa faskodividilo estas elektita por kongrui kun la spektran ekscitan kaj elsendan ecojn de la fluoroforo uzita por etikedi la specimenon.[1] Tiamaniere, la distribuo de ununura fluoroforo (koloro) bildigas samtempe. Mikskoloraj bildoj de pluraj specoj de fluoroforoj devas esti kunmetitaj per kombino de plurajn ununuran-koloraj bildoj.

La plimulto de uzataj fluoreskaj mikroskopoj estas epifluoreska mikroskopoj, kie ekscito de la fluoroforo kaj detekto de la fluoresko estas farita tra la sama luma vojo (t.e. tra la objektivo). Ĉi tiuj mikroskopoj estas ĝenerale uzita en biologio kaj estas la bazo por pli altnivelaj mikroskopaj desegnoj, kiel la konfokala mikroskopo kaj la tuta interna reflekto fluoreska mikroskopo (TIRF).

Epifluoreska mikroskopio redakti

 
Skemon de fluoreska mikroskopo.

La plimulto de fluoreskaj mikroskopoj, precipe tiuj uzitaj en la vivaj sciencoj, estas de la epifluoreska desegno montrita en la skemon. Lumo de la ekscita ondolongo lumigas la specimenon tra la objektiva lenso. La fluoresko elsendita de la specimeno estas koncentrita al la detektilo fare de la sama objektivo kiu estas uzita por la ekscito. Plibonan solvapovo postulas objektivan lenson kun pli alta numera aperturo. Pro tio ke plejparto de la ekscitanta lumo trapasas la specimeno, nur reflektita ekscitanta lumo atingas la objektivon kune kun la elsenditan lumon; sekve la epifluoreska metodo havas altan signalo-al-bruo proporcion. La dikroa faskodividilo agas kiel ondolongo specifa filtrilo, lasante fluoreska lumo trapasi al la okulario aŭ detektilo, sed reflektante ajnan restantan ekscitantan lumon reen al la fonto.

Lumaj fontoj redakti

Fluoreska mikroskopio postulas intensan kvazaŭ-unukromata lumigo, kiu kelkaj komunaj lumaj fontoj, kiel halogenaj lampoj ne povas provizi. Kvar ĉefaj tipoj de luma fonto estas uzita, inkluzivanta ksenonaj arkaj lampojhidrargo-vaporaj lampoj kun ekscita filtrilo, laseroj, "supercontinuum" fontoj kaj alta-potenco LEDs. Laseroj estas plej ĝenerale uzita por pli kompleksa fluoreska mikroskopio teknikoj kiel konfokala mikroskopio kaj tuta interna reflekto fluoreska mikroskopo dum ksenonaj lampoj kaj hidrargaj lampoj, kaj LEDs kun dikroa ekscita filtrilo estas ofte uzita por larĝ-vidkampaj epifluoreskaj mikroskopoj. Pere de du aroj da mikrolensoj enmetitaj en la lumiga vojo de larĝ-vidkampa epifluoreska mikroskopo, tre unuforma lumigo kun koeficiento de vario de 1-2% povas esti atingita.[4]

Fluoreska mikrobildo galerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Introduction to Fluorescence Microscopy. Nikon MicroscopyU. Alirita 2008-09-28.
  2. The Fluorescence Microscope. Microscopes—Help Scientists Explore Hidden Worlds. The Nobel Foundation. Alirita 2008-09-28.
  3. Juan Carlos Stockert, Alfonso Blázquez-Castro. (2017) Fluorescence Microscopy in Life Sciences. Bentham Science Publishers. ISBN 978-1-68108-519-7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-05-14. Alirita 2020-06-26.
  4. F.A.W. Coumans (2012). “Flat-top illumination profile in an epi-fluorescence microscope by dual micro lens arrays”, Cytometry Part A 81 (4), p. 324–331. doi:10.1002/cyto.a.22029.