Foldomaŝino [1] (betona foldomaŝino) estas maŝino por krei foldojn en betonaj aŭ brikaj muroj ĉefe por elektraj laboroj aŭ tubetoj. Plejofte ĝi estas ekipita de du diamantaj diskoj. Oni uzas ĝin ĉefe por prepari murojn antaù la metado de elektraj gainoj. Nuntempe ekzistas maŝinoj kiuj funkcias per akumulatoroj.

Betona foldomaŝino

Notoj redakti

  1. laŭ teknika vortaro de Grejziljono 2016