Fumobombo, ankaŭ fumogrenado, nebulgrenado ktp. estas bombo, grenado, kiu estigas fortan fumon - nebulon kaj estas uzata kiel fumaĵo aŭ signaĵo. Ĉe fumbombo ne okazas eksplodo, sed la entenaĵo brulas per forta fumestigo.

Diverskoloraj fumbomboj malantaŭ Humvee

Ĝi estas uzata fare de la armeo, zelotoj, protestantoj aŭ ĉe flughavenoj aŭ aliloke direkti surteriĝon de avioj. Ĝi povas servi ankaŭ kiel atentigaĵo por difini lokon de la helpoto.

La fumbombo konsistas plej ofte el salpetro, ruĝa fosforo, titantetraklorido, stantetrakloridoklorsulfonacido. La estiĝanta nebulo, fumo ofte damaĝas la sanon, tial oni ne enspiru ĝin.

Vidu ankaŭ redakti