Galo (unuo)

cgs-mezurunuo de akcelo; 1 cm/s²

La galo[1] (mallongigo: Gal[2]:Tableau 8) estas la mezurunuo de akcelo en la CGS-sistemo.

Difino redakti

Unu galo estas la akcelo, kiu pligrandigas la rapidon po unu cm/s en sekundo. Ekvacie,

 .

Historio redakti

La galo nomiĝas laŭ la itala fizikisto Galilejo; pro tio, ke la unuo nomiĝis laŭ propra nomo, la mallongigo Gal estas majuskla. Ĝi estas ofte uzata por geofiziko kaj geodezio.[2]:Tableau 8

La galo, kiel parto de la arkaika CGS-sistemo, estas nun arkaika, kaj nun oni uzu la mezurunuon metro en kvadrata sekundo (m/s2) de la Internacia Sistemo de Unuoj.

Referencoj redakti