Gazet van Antwerpen

La Gazet van Antwerpen (eo:Gazeto de Antverpeno) estas nederlandlingva flandra kaj precipe antverpena gazeto, eldonita de la regiona eldonejo Concentra. Kvankam la nomo ŝajnigas la malon, la gazeto estas legata ne nur en la regiono antverpena. La profilo de GvA estas sufiĉe populara, konservema kaj antaŭe ankaŭ katolika. Ĝia sinteno al la politika partio Vlaams Belang estas malpli strikta ol la de la flandraj politikistoj pledata 'cordon sanitaire' ĉirkaŭ tiu partio. Populare oni la gazeton en Antverpeno ankaŭ nomas de Frut.

Gazet van Antwerpen

emblemo

taggazetoorganizaĵo
Ĝenro ĝenerala
Periodeco ĉiutaga

Lando Belgio
Urbo Antverpeno
Publikigisto Concentra
Ĉefredaktisto Luc Rademakers
Establodato 1891
Posedata de Mediahuis vd
Lingvoj

nederlanda

Eldonkvanto 120.000
ISSN -

Retejo http://www.gva.be
vdr

Historio redakti

Je la 3a de novembro 1891 aperis la unua numero de "Gazet van Antwerpen", iniciato de loka presisto Jan Baptist Napolitaan van OS (1847-1911), ankaŭ ĝia unua ĉefredaktoro. La unua eldono presiĝis je 8000 ekzempleroj, nombris kvar paĝoj kaj kostis 2 centimoj. Estis la unua katolika gazeto de Antverpeno kiu sin profilis kiel kontraŭ-liberala.

Nombro de legantoj redakti

Laŭ enketo de la sendependa kontrolorgano CIM en Belgio inter junio 2004 kaj majo 2005, Gazet van Antwerpen havas ĉiutage 486.000 legantojn. Tio estas 12,5% pli ol dum la pasinta enketo.

Eksteraj ligiloj redakti