Glacieroj estas formo de precipitaĵo konsistanta en akvo parte frostigita, sed ne en formo de kristaloj. Ĝi okazas kiam la neĝeroj falas el nubo kaj troviĝas aertavolo sufiĉe mezvarma por fandi ĝin parte, sed ne sufiĉe varma por transformi ĝin en pluvo. Se ili trovas malvarman aertavolon proksime de la grundo, ili povas frostiĝi denove. Kiel ĉe la frostiĝanta pluvo, forta ŝanĝo de temperaturo de la aero estas postulata por la formado de la glacieroj.

Amaso de glacieroj

La glacieroj estas tre similaj al glaciaj akvogutetoj laŭ la simpla vido kaj en la mikroskopo observeblas ke ne formiĝas la tipaj neĝokristaloj, sed grenoj similaj al hajlo, tio estas malgrandaj senformaj glacieroj.

Vidu ankaŭ redakti