La Grekoj de Armenio , kiel la aliaj grupoj de kaŭkazaj grekoj kiel la grekoj en Kartvelio, estas ĉefe posteuloj de la Pontaj grekoj, kiuj origine loĝis laŭ la bordoj de la Nigra Maro, en la ĉirkaŭaj regionoj de la Pontaj Alpoj, kaj aliaj partoj de nordorienta Anatolio. En iliaj originaj patrujoj ĉi tiuj grekaj komunumoj estas nomataj respektive pontaj grekoj kaj orientaj anatoliaj grekoj. Marveturaj ionikaj grekoj ekloĝis ĉirkaŭ la sudaj marbordoj de Nigra Maro ĉirkaŭ la jaro 800 a.K. poste ili iris al marbordaj regionoj de moderna Rumanio, Rusio, Bulgario kaj Ukrainio. La pontaj grekoj vivis dum miloj da jaroj preskaŭ izolitaj de la greka duoninsulo, konservante elementojn de la malnovgreka lingvo kaj pro tio la ponta greka lingvo iĝis nekomprenebla al plej multaj aliaj helenaj lingvoj. Ili aliĝis en la regiono de postaj ondoj de grekoj en la helenisma, romia kaj bizanca periodoj, kiu iras de komercistoj, kleruloj, ekleziuloj, solduloj, aŭ rifuĝintoj de aliaj partoj de Anatolio aŭ la suda Balkanio.

Oranĝkolore Grekio kaj verde Armenio.
Flago de la pontaj grekoj.

Moderna komunumo redakti

Pluraj vilaĝoj kun granda proporcio de etnaj grekaj armenoj troviĝas en areoj laŭ la norda limo de Armenio kun Kartvelio, en la norda parto de la provinco Lori. La plej grandaj komunumoj troveblas en Alaverdi kaj Erevano,  sekvitaj de Vanadzor, Gjumri, Stepanavan, Hankavan kaj Nojemberjan. Etnaj grekoj en Armenio nombris ĉirkaŭ 1,800 ĝis pli ol 4,000. La komunumo multe reduktiĝis ekde la dissolvo de Sovetunio pro elmigrado pro ekonomiaj kialoj al aliaj eksaj sovetaj respublikoj kaj al Grekio.

 
Centro de la greka diasporo en Alaverdi

Grekoj kaj armenoj ankaŭ loĝas kune en miksitaj komunumoj norde de la armena limo en Kartvelio, sed ankaŭ tie la greka komunumo multe reduktiĝis pro elmigrado. Jaghdam en Lori estis priskribita kiel la lasta restanta greka vilaĝo en Armenio.

La grekoj de Armenio, kiel en la tuta Transkaŭkazio, parolas la pontan dialekton, kiu estas variaĵo de la ionika dialekto de la antikva greka lingvo. Iu tavolo estas okupita de la migrantoj de la regionoj Trabzon kaj Kars en la 19a - 20a jarcentoj. (endoa nomo: ROMEYUS). Ĉiuj grekoj de Armenio flue parolas kaj la armenan kaj la rusan. La greka loĝantaro en Armenio hodiaŭ estas ĉirkaŭ 6.000[1].

Referencoj redakti

  1. "Visiting Yaghdan: The last Greek village in Armenia". Kontrolita 19-a de majo 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-09-13. Alirita 2020-10-15.

Vidu ankaŭ redakti