Győző Szebehely

usona astronomo

Győző Szebehely [djOzO sebehej], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szebehely Győző estis hungara inĝeniero, usona astronomo. Liaj nomvariantoj estis Szebehely (Szebehelyi) Viktor (Victor).

Győző Szebehely [1] naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1921 en Budapeŝto. Li mortis la 13-an de septembro 1997 en Teksaso en Aŭstino.

Biografio redakti

Győző Szebehely frekventis cistercianan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1944, sed li lernis ankaŭ matematikon kaj fizikon en Scienca Universitato Péter Pázmány. Post siaj studoj li helpis la instruadon en la teknikuniversitato, kie li doktoriĝis en 1946. En la sekva jaro li rifuĝis al Usono pro la proksimiĝanta socialismo. Li instruis en Universitato de Virginio inter 1947 kaj 1952, poste 5 jarojn en Universitato de Maryland kaj Universitato George Washington, inter 1962-1968 en Universitato Yale, fine en Universitato de Teksaso ĉe Aŭstino. Ekde la 1950-aj jaroj li vizitis Hungarion, post jardekoj li havis eĉ komunan laboron en la universitato. En 1954 li ricevis usonan ŝtatanecon. Ekde 1957 li partoprenis en la spacoprogramo (ĉefe en Projekto Apollo). Li dufoje edziĝis kaj eksedziĝis, resume li havis filinon.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • "Theory of Orbits" (1967) - fundamenta libro pri movoj de Tero kaj Luno
  • "Adventures in Celestial Mechanics" (Aventuroj en la ĉiela mekaniko)

Fontoj redakti