HP-UX (el "Hewlett Packard Unikso") estas la propra efektivigo de la firmao Hewlett Packard de la operaciumo Unikso, bazita sur la Unikso-sistemo V (komence sistemo III) kaj unue liberigita en 1984. Lastatempaj versioj subtenas la komputilojn de la serio HP 9000 kaj de la HP Integrity-sistemoj, bazitaj sur la Itanium-arkitekturo de Intel.

HP-UX

Lasta stabila versio HP-UX 11i Version 3
Retejo www.hpe.com/info/hpux
vdr

Ĝi estas unu el ses komercaj operaciumoj, kiuj havas versiojn certigitajn laŭ la UNIX 03 normo de The Open Group: La aliaj estas macOS, Solaris, IBM AIX kaj du Linukso-bazitaj: Inspur K-UX kaj EulerOS de la ĉina firmao Huawei.