Himero (helene Ἵμερος, latine Himerus) estis en la helena mitologio filo de la fondinto de lakedemonia reĝolando, reĝo Lakedemono.

Himero
greka dio
Informoj
Sekso vira
Patro Areso
Patrino Afrodito
Gefratoj Eroso • Pothos • Anteroso
vdr

Lia patrino estis Sparta, filino de la rivera dio Eŭroto. Iliaj gefratoj estis Amiklo, estonta sekvanto sur la trono kaj fratinoj Eŭridiko (ŝi ne estas identa kun edzino de Orfeo), Asino kaj Kleodiko.

Diino Afrodita forte influadis Hímeron. Dum unu nokto ŝi vekis en li sovaĝan amsopiron, kiun li subiĝis kaj senkonscie pekis kun sia fratino Kleodiko. Kiam li vekiĝis kaj malkovris kio okazis, pro malespero ĵetis sin en riveron, kiu estis laŭ li nomata. Pli poste oni nomis ĝin Eŭroto.

Hímero en transigita signifo estas personigita amsopiro, kiu akompanadis diinon de amo Afrodíton kaj ŝian akompanaron.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hímeros en la ĉeĥa Vikipedio.