Eŭroto (helene Εὐρώτας, latine Eurotas) estis en la helena mitologio la rivera dio, personigo de la samnoma rivero, kiu fluas tra Sparto kaj enbuŝiĝas en Lakonan golfon.

Eŭroto

Sekso vira
Familio
Patro Mileto
Patrino Kleokadria
Edzo/Edzino Clete
Infanoj Sparta
vdr

Eŭroto havis filinon Sparta, kiu edziniĝis al Lakedemono. Li fariĝis reganto super la teritorio de Eŭroto, al kiu donis sian nomon Lakedemonio. Kiam li fondis tie la ĉefurbon, nomigis ĝin laŭ sia edzino - Sparto.

El la edzeco de Lakedemono kaj Sparta naskiĝis filoj Amiklo kaj Himero kaj filino Eŭridiko (ŝi ne estis identa kun la edzino de Orfeo), Asino kaj Kleodiko. Sekvanto sur la lakedemonia trono fariĝis Amiklo, kiu pli poste proksime de Sparto fondis la urbon Amikloj.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Eurótás en la ĉeĥa Vikipedio.