Historio de la pico

La historio de pico estas longa, kompleksa kaj necerta kaj estigas ofte debatojn. La deveno de la vorto pico ne klaras, sed ĝi unue aperis en la jaro 997 en mezepoka latina. En la 16-a jarcento oni menciis en Napolo platan panon kiel pico.

Ilustraĵo el laro 1830 de tiel nomata pizzaiolo en Napolo

Etimologio redakti

La unua mencio de la vorto pico datiĝas de la jaro 997, ĝi troveblas en latina teksto de la urbo de Gaeta en suda Italujo[1]. La deveno de la vorto ne certas, sed ekzistas sep ĉefaj teorioj:

  • En la malnovaltgermana lingvo la vorto bizopizzo signifas buŝplenon kaj devenis el Italujo pere de invadintaj lombardoj meze de la 6-a jarcento.[2]. Tiun devenon favoras la Oxford English Dictionary, kvankam ili ja mencias, ke ne ekzistas pruvo[3].
  • La latina vorto pinsa, participo de la verbo pinsere, kiu signifas pisti aŭ premi kaj rilatas al la platigo de la pasto.
  • La itala vorto pizzicare signifas pluki kaj rilatas al la pico, kiun oni pluku rapide el la forno (pizzicare devenas de la pli malnova itala vorto pizzo, kiu signifas punkto).[4]
  • La latina vorto picea, kiu priskribas la nigriĝon de la pano en la forno, aŭ la nigrajn cindrojn, kiuj kolektiĝas en la forno.
  • La aramea vorto pita (פיתא), kiu troviĝas en la babilona talmudo kaj rilatas al ia pano.
  • La helena vorto πίσσα (pissa, atike πίττα, pitta), pitch [5][6], aŭ ptea, brano, (pétítés, brana pano).[7]
  • La helena vorto πικτή (pikte), "fermentita pasaĵo", kiu devenis en la latina unue picta kaj poste pitta > pizza.

Kelkaj picoj redakti

  • Laŭ legendo, en 1889, la pico Margherita, kies ruĝaj tomatoj, verda bazilio, kaj blanka fromaĝo reprezentan la italan flagon, estis nomita laŭ la reĝino Margareto de Savojo.[8]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti