La Humanecmonumento (turke: İnsanlık Abidesi, armene: Մարդկության հուշարձան) estis (ne tute finfarita) monumentego de repaciĝo kiu troviĝis en la iama batalloko Sarıkamış en la Provinco Kars en Eosta Turkujo.

Humanecmonumento
skulptaĵo • pereinta konstruaĵo [+]
Koordinatoj40° 36′ 39″ N, 43° 5′ 10″ O (mapo)40.6107543.086131Koordinatoj: 40° 36′ 39″ N, 43° 5′ 10″ O (mapo)

Estiĝo2009

Humanecmonumento (Turkio)
Humanecmonumento (Turkio)
DEC
Humanecmonumento
Humanecmonumento

Map
Humanecmonumento

Vikimedia Komunejo:  Monument of Humanity [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Monumento humaneca, forigita en la jaro 2011

Historio redakti

En 2006 la turka skulptisto Mehmet Aksoy estis dediĉinta artaĵon je la memoro de la Armena genocido kaj dummilite mortintaj turkoj kiel simbolon de pento kaj repripensado reciproka por krei novan interpopolan amikecon. Ĝi havis 30 metrojn altece kun du kongruaj partoj, tiel ke la observanto povus interprete vidi en ĝi unu persono en si dividita.

En aprilo 2011 komenciĝis la detruo de la ankoraŭ ne finita artaĵo laŭ ordono de prezidanto Recep Tayyip Erdoğan, kiu publike taksis ĝin tro monstra. En junio 2011 ĉiuj spuroj jam estis forviŝitaj, kion la artisto mem konsideris krimo komparante ĝin kun la detruo de la Budhoj el Bamijano en 2001 fare de ekstremismuloj religiaj.[1] Naif Alibeyoğlu, la urbestro de Kars - urbo de kiu eliris la iniciato je statufarado -, jam multajn jarojn antaŭe revis pri simila signo harmonikreanta inter turkoj kaj armenoj.

Do la grupo kultura Anadolu Kültür faris dokumentadfilmon prie kun la titolo Monstreco kie respeguligitis la etaparo monumentkreada, la opinioj de la lokuloj, la rolo de politikistoj.[2] Sume dufoje ekprocesitis, kaj kontraŭ la prezidanto kaj kontraŭ la artisto (pro ties laŭdira ofendo politikista). Ambaŭ malsukcesis. La ricevon de kompensa mono la artisto ĉiuokaze rifuzis.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti