La huritoj (kojnoskribe Ḫu-ur-ri 𒄷𒌨𒊑, horeoj en la Malnova Testamento, surabitoj en la dokumentoj de Babilono) estis popolo en la Antikvo kiu loĝis en la valo de la rivero Ĥabur (norda Mezopotamio kaj ĝiaj ĉirkaŭoj), la nunaj sudoriento de Turkio, nordo de Sirio kaj Irako kaj nordokcidento de Irano. Inter la multnombraj ŝtatoj kiujn ili fondis, elstaras Mitano, kiu estis unu el la grandaj potencoj en sia epoko. Ĝia etendiĝo similis al tiu de la kurdoj en la nuntempo.

Huritoj
historia etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Kelkaj aŭtoroj diras ke la huritoj estas la prapatroj de la kurdoj, kies nuna teritorio montriĝas surmape kun pli hela koloro.

Fontoj por studoj pri la huritoj redakti

La precipa problemo por esplori pri la huritoj estas la malsufiĉo je rektaj fontoj. En 1887 en la arkivoj de El-Amarna (Egiptio) troviĝis letero de la reĝo de Mitano, Tuŝrata, skribita en lingvo kiu komence nomiĝis mitana. Tamen, baldaŭ aperis la arkivoj de la hititoj de la antikva urbo Hatuŝa, kie la lingvo de la mitanoj nomiĝis hurita, de kiu la popolo prenas sian nomon.

Tiuj ĉi hititaj dokumentoj estis la ĉefa fonto por la konatiĝado kun la hurita kulturo, kvankam ankaŭ utilis dokumentoj el aliaj potencoj (Egiptio, Babilono, Ugarit) kaj arkeologiaj restaĵoj. Aparte interesaj estas la dokumentoj verktitaj en la hitita kaj en hurita, ĉar ili helpis deĉifri gravajn partojn de tiu ĉi lasta lingvo.