ISO 3166-2:EE estas subaro de la normo ISO 3166-2 rilate Estonion. La kodojn havas 15 distriktoj (estone plurale maakonnad, singulare maakond). Ĉiu kodo konsistas el du partoj, apartigitaj per streketo. La unua estas EE, la ISO 3166-1 dulitera (alpha-2) kodo de Estonio. La dua parto estas du ciferoj. La distriktoj ricevis nombrojn inter 37 kaj 86, kaj la suba listo facile vidigas ke ne ĉiuj nombroj estas disdonataj.

Estonio ISO 3166-2:EE

Estonio

Estonio
Kodoj laŭ la normo ISO 3166-1
Dulitera kodo EE
Trilitera kodo EST
Cifera kodo 233
vdr

Kodoj por Estonio redakti

 
la distriktoj de Estonio

[1] [2]

Distrikto Kodo
H  Harju EE-37
In  Insulo Hiiu (historie ankaŭ svede kaj germane Dagö) EE-39
Id  Ida-Viru (historie ankaŭ svede Östra Wierland kaj germane Ost-Wierland) EE-44
Jo  Jõgeva (historie ankaŭ svede kaj germane Laisholm) EE-49
Ja  Järva (historie ankaŭ svede kaj germane Jerwen) EE-51
La  Lääne (historie ankaŭ svede, dane kaj germane Wiek / Wieck) EE-57
Lav  Lääne-Viru (historie ankaŭ svede Västra Wierland kaj germane West-Wierland) EE-59
Po  Põlva (historie ankaŭ germane Pölwa) EE-65
Pa  Pärnu (historie ankaŭ germane Pernau) EE-67
R  Rapla (historie ankaŭ germane Rappel) EE-70
S  Saare (historie ankaŭ svede kaj germane Ösel, dane Øsel) EE-74
T  Tartu (historie ankaŭ svede kaj germane Dorpat, ruse Дерпт/Derpt) EE-78
Va  Valga (historie ankaŭ germane Walk) EE-82
Vi  Viljandi (historie ankaŭ germane Fellin) EE-84
Vo  Võru (historie ankaŭ germane Werro) EE-86

Kodoj por najbaraj landoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti