Ihor Kostenko (ukraine І́гор І́горович Косте́нко; naskiĝis la 31-an de decembro 1991 en Zubrec, mortis la 20-an de februaro 2014 en Kievo) estis ukrainia ĵurnalisto, studanto kaj aktivulo de Eŭromajdano. Li pereis dum la kontraŭstarado sur la Instituta strato (Kievo).

Ihor
Persona informo
Naskiĝo 31-a de decembro 1991
en Zubrec, Ukrainio
Morto 20-a de februaro 2014
en Kievo, Ukrainio
Lingvoj ukraina
Loĝloko Lvivo
Ŝtataneco Ukrainio
Alma mater Lviva Universitato
Okupo
Okupo ĵurnalisto • vikimediano • aktivulo
vdr

Biografio redakti

 

Ihor naskiĝis la 31-an de decembro 1991 en vilaĝo Zubrec (Ternopila provinco, Ukrainio); pasigis infanecon kun geavoj. Poste li studis geografion en Lviva Universitato. Kostenko estis aktiva vikipediisto. Krome, li laboris kiel ĵurnalisto en interreta ednono "Sportanalitika" (ukraine: Спортаналітика)[1].

 
Funebra ceremonio apud la domo de Kostenko

En 2014 li aktive partoprenis la soci-politikan movadon Eŭromajdano, kelkfoje veturadis al Kievo por partopreni amasajn manifestaciojn. La 20-an de februaro li estis murdita dum armita kontraŭstaro sur Instituta strato. Oni entombigis lin en lia vilaĝo. Antaŭ lia entombigo pli ol kvincent homoj kolektiĝis en Ternopilo por funebra kunveno.

Agado en Vikipedio redakti

  Pli detale ĉe Vikinovaĵoj. Kostenko dum kelkaj jaroj estis aktiva partoprenanto de la ukrainlingva Vikipedio (kiel Ig2000), kreis pli ol 280 artikoloj, propagandis Vikipedion en interkonaj retejoj.

 
Ihor Kostenko - Vikipediisto de la jaro (ceremonio de fermo de Vikimanio-2014)

Post lia morto memorige al Ihor Kostenko la ukrainlingva Vikipedio organizis projekton, laŭ kiu proponis al ĉiu la 27-an de aprilo 2014 krei novajn artikolojn por plibonigo de la Vikipedio; dum la tago estis kreitaj preskaŭ mil novaj artikoloj.

La 11-an de aŭgusto 2014 dum la fermo de ĉiujara internacia konferenco Vikimanio-2014 fondinto de Vikipedio Jimmy Wales nomis Kostenko "Vikipediisto de la jaro". Estis substrekite, ke ĉi tio estas agnosko de la vikipediistaro de lia agado en Vikipedio, agado por popularigo de Vikipedio ekstere kaj lia aktiva defendo de sia civitana pozicio[2].

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti