Internaciismo (institucia)

Pri internaciismoj en lingvoj, vidu Internaciaj vortoj.

Tiu ĉi artikolo temas pri institucia internaciismo. Ne konfuzu kun internaciismo.

Internaciismo kaj esperanto redakti

En la laborista esperanto-movado la temo internaciismo nepre interesas la laboristojn, kiuj aplikas ĝin per praktikado de internacia lingvo esperanto. Ekzemple, Sennacieca Asocio Tutmonda, laŭ siaj statutoj, celas interalie:

c) lernigadi, instruadi, klerigadi siajn membrojn tiele, ke ili fariĝu la plej kapablaj kaj plej perfektaj el la tiel nomataj internaciistoj ;[1]

La terminoj redakti

La termino "internaciisto" povas signifi simple la sekvanton aŭ subtenanton de la internaciismaj tendencoj, sed ankaŭ en historio kaj historiografio de la 19-a jarcento povas signifi la membrojn kaj aktivulojn de la 1-a Internacio kaj foje eĉ tiujn revoluciulojn aŭ akuzitojn de revoluciaj agado aŭ penso kiuj falis sub suspekto ke ili estas membroj de tiu organizo.

Alia internaciismo redakti

Kvankam la origino kaj deveno de la termino kaj koncepto estas la laborista movado, eblas trovi la uzadon kaj de la termino kaj de la koncepto por tre diversaj "internaciismoj" ekzemple de faŝismo, de ekologiismo, ene de NRO, el kiuj multaj uzas aktuale la kromnomon "sen limoj" kio estas alia maniero aludi la saman koncepton, ekzemple Kuracistoj sen limoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Statuto de SAT, paragrafo 1.c). Arkivita el la originalo je 2010-09-15. Alirita 2009-03-19.

Rete legeblaj tekstoj en esperanto redakti