La isaoj estas klano de la somaloj kaj subklano de la diroj.

Isaoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
En la Flago de Ĝibutio la bluo staras por la isaoj, La verdo por la afaroj, la blanko por la paco kaj la ruĝa stelo por la unueco; tamen la rilatoj de la du etnoj kelktempe estis streĉitaj

Ili konsistigas la plimulton de la loĝantaro en Ĝibutio, krome ili loĝas ankaŭ en la nordokcidento de Somalio (Somalilando) samkiel en la allima etiopia Ogadeno. La isaoj en Ĝibutio dominas la politkan vivon tie kaj formas fakte unupartian ŝtaton per la Rassemblement Populaire pour le Progrès (RPP), en kiu la interesoj de la afara minoritato trovas malmultan konsideron. La unua prezidento de la sendependa Ĝibutio, Hassan Gouled Aptidon, estis isao, same lia nevo kaj nuna prezidento Ismail Omar Guelleh.

La isaoj kaj aliaj somaloj en Etiopio dum kelka tempo armite konfliktis kun la afaroj. Kelkaj isaoj deziras la aliĝon de Ĝibutio kaj orienta Etiopio al Somalio (vidu ankaŭ: Grand-somalio) kaj antaŭ la sendependiĝo de Ĝibutio sensukcese agis por tio.

Vidu ankaŭ redakti