Iwate Grulla Morioka

japana futbalklubo

Iwate Grulla Morioka (japane いわてグルージャ盛岡, per Hepburn-transskribo Iwate Gurūja Morioka) estas japana profesia sporta klubo konata pro piedpilkado (futbalo). La unua vira teamo ekde 2014 apartenas al la 3-a divido de la Japana Profesia Futbala Ligo. La klubo havas sian sidejon en la samnoma urbo Morioka en la gubernio Iŭate.

la stadiono

La vorto Grulla [GRUlja] estas hispana por gruo. Ankaŭ aliaj futbalkluboj en Japanio emas uzi hispanlingvajn vortojn en siaj klubonomoj.


Iuj futbalistoj de la klubo: redakti

Eksteraj ligiloj redakti