Izokroneco

Vikimedia apartigilo

Izokroneco (el la greka isos = egala, kaj khronos = tempo) estas karakterizo de fenomeno kiu disvolviĝas laŭ konstante samdaŭra tempo.

Ekzemple, en la kazo de la pendolo oni konstatas ke la osciloj sinsekvas ĉiuj samtempe, sendepende de ilia amplitudo.

La periodo de oscilado kreskas laŭ kvadrata radiko de la longo de la pendolo: tial, pendolo pli longa oscilas pli malrapide ol pendolo pli mallonga.

La leĝo de pendola izokroneco estis formulita de piza scienculo Galileo Galilei dum sia loĝado en urbo Pizo, do antaŭ 1592, laŭ atesto de Vincenzo Viviani (1622-1703), unua biografiisto de la scienculo.

Al la fenomeno de izokroneco estas kunligita tiu de la fizika resonanco. Huygens konstatis ke, metante unu pendolon flanken de alia ĉe la sama vando, la du emas sintonizi sian oscilan movon kvazaŭ ili “volus alpreni la saman ritmon”.

Ĉar la observo kaj mezurado de la fenomeno de izokroneco (pro manko de la modernaj kronometroj) estas iom pli facila kiom malpli rapidaj estas la movoj de la pendolo, kaj tio dependas de ĝia longo, Galilejo kontrolis siajn observojn fronte al la lucerno pendanta en la Katedralo de Pizo.

En la Kapelo Aulla de la piza Monumenta Tombejo hodiaŭ oni povas vidi la votan lucernon kiun Galilejo observis pendanta en la katedralo. Vidinte la lucernon oscilantan post la movo provokita por ekbruligi aŭ estingi ĝiajn kandelojn, li mezuris la movajn tempojn profitante de la batoj de sia pulso.

Kuriozaĵo. En la malnovaj monbiletoj je 2000 italaj liroj, ĉe unu flanko estis reliefo de la vizaĝo de Galileo Galilei, ĉe la alia figuris la lucerno pendanta havanta la formon de tiu aktuale pendanta el la katedrala kulmino, kiu tamen ne estas la sama.

Leĝoj de la pendolo redakti

La studoj pri tiu sinkroneco okupis la intelekton de scienculoj. [1] [2] Arkivigite je 2010-01-11 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti