Jarĥuŝto, en armena lingvo Յարխուշտա, prononcite kiel 'jarĥuŝta' estas tre malnova popola kaj bataldanco armena asociita kun la altebenaĵoj de la historia regiono Sasuno en Okcidenta Armenio, nuna Turkio. La jarĥuŝto apartenas al pli larĝa kategorio de armenaj "aplaŭdodancoj" (ծափ-պարեր). Ĝin dancas la viroj, kiuj dancas ĝin pare. La pivota elemento de la danco estas antaŭa movado kiam partoprenantoj rapide aliras unu la alian kaj forte aplaŭdas sur la manpalmoj de dancistoj en la kontraŭa vico[1][2].

Jarĥuŝto dancata de la ensemblo Karin en Erevano.

Originoj redakti

Jarĥuŝto havas siajn originojn en la frua Mezepoko kiam ĝi estas meciita en la verkoj de Moseo de Ĥoreno, Faŭsto de Bizanco, kaj Grigor Magistros. Komence kaj tradicie jarĥuŝto estis dancata de armenaj soldatoj antaŭ la batalengaĝiĝoj, parte por ritecaj celoj, kaj parte por fortigi la batalspiriton.

La melodio de la danco estas ludita intence tre laŭte per du zurnaj korntuboj kaj unu aŭ pluraj duoble-kapaj bastamburoj. Estis montrite ke la kombinaĵo de la altfrekvenca tono de zurno kaj la profunda takto de la bastamburoj kreas sonojn kiuj kapablas meti la dancistojn en la staton de eŭforia tranco. Tiu faktoro plifortigas la efikon de adrenalino kiu okazigas batalemon de la soldatoj kiuj dancis ĝin[3].

Moderna revigliĝo redakti

En nuntempa Respubliko Armenio, jarĥuŝto estas populara precipe en vilaĝoj ĉirkaŭ la urboj Talino, Aparano, kaj Aŝtarako. La danco estis popularigita en la 1930-aj jaroj fare de Srbuhi Lisitsian kiu instruis ĉe la Erevana Danc-Kolegio. En 1957, la danco spertis koreografian rafinadon de kulturentuziasmulo Vahram Aristakesian kaj kreiĝis la popoldanca trupo en la vilaĝo de Aŝnak[4].

La danco estis revivigita en la 1980-aj jaroj fare de la folkbando Maratuk kaj, poste, de la homensemblo Karin. Ekzistas provoj enkonduki jarĥuŝton en la instruplanon pri dancoj kaj kantoj de la Armeo de Armenio[5].

Ekzistas pluraj poemoj kaj vid-artaĵoj kiuj traktas la temon pri jarĥuŝto[6]. Eble la plej famas estas la poemo "Danco de Sasunanoj" («Սասունցիների պարը») de Gevorg Emin publikigita en 1975[7]. La filmoj Viroj («Տղամարդիկ», 1972) kaj Jarĥuŝto (2004), produktita de Gagik Harutjunjan[8].

Galerio redakti

Referencoj redakti

  1. Meliksetyan, Hasmik, "Զինվորները սովորում են ազգային ռազմապարեր (ֆոտո, վիդեո)", razm.info, 16 September 2013. (armene)
  2. Yarkhushta. Karin folk-dance group. Arkivita el la originalo je 4 January 2015. Arkivigite je 2021-05-05 per la retarkivo Wayback Machine
  3. . Հայկական ռազմական պարեր (armene). Armenian Ministry of Defense (October 2012). “ծափ-պարեր (Յարխուշտա, Ծափ-խաղ)”.
  4. Հայաստանի Հանրապետության ոչ նյութական մշակութային արժեքների ցանկերի կազմման չափորոշիչները և ոչ նյութական մշակութային ժառանգության արժեքների ցանկը հաստատելու մասին (armene), p. 8-11. Government of Armenia (March 2010). Arkivita el la originalo je 4 January 2015.
  5. Irina Petrosian. Armenian Food: Fact, Fiction & Folklore. 2006, p. 19
  6. Antranig Armenian Dance Ensemble - Reflections - 40th Anniversary Celebration & Performance - Souvenir Program, November 28, 2009. p. 46, Publisher: Alice Tully hall, Lincoln Center; First Edition (2009)
  7. Սասունցիների պարը : [Բանաստեղծություն] (armene). Armena Akademio de Sciencoj Baza Scienca Biblioteko.
  8. Diana Der-Hovanessian. The Circle Dancers. 1996