Jen estis internacia gazeto por ŝerco kaj satiro, ilustrita. Ĝin redaktis Frederic Pujulà i Vallès surbaze de materialoj de la kataluna satira revuo Papitu, kies traduko ĝi plejparte estis. Ĝi aperis de julio 1909 ĝis majo 1910 en Barcelona. La formato estis 28 x 22 centimetroj; aperis 12 kajeroj, po 16 paĝoj.

Vidu ankaŭ JEN, la gazeto de la flandra kaj nederlanda Esperanto-junularo.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.