En evolua biologio, KamuflimitoImitokamuflo [2] estas la simileco inter du specioj, kiu protektas unu el ili aŭ eĉ ambaŭ[3]. Tiu simileco povas funkcii laŭ aspekto, kutimoj, sono, odoro kaj eĉ laŭ geografio, ĉar kamuflimito troviĝas en similaj lokoj kiel ties modeloj[4].

La Akcipitra kukolo (sube) similas al Akcipitro (supre) same kiel la ŝikro, por ne esti predita de ĝi.[1].

Kamuflimito okazas kiam grupo de organismoj[5], la kamuflimita, evoluas por kunhavi komunajn ŝajnajn karakterizaĵojn kun alia grupo, la imitinda modelo[6] por trompi trian alian grupon. La evolucianto sekvas la direkton de selekta agado de signal-ricevanto[4]. Ekzemple, birdoj, kiuj identigas per rigardo manĝeblajn insektojn, dume evitas la venenajn modelojn, estas trompitaj kiam tiaj insektoj kamuflimitiĝas kiel venenaj insektoj.

Fakuloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Davies, NB and JA Welbergen (2008). “Cuckoo–hawk mimicry? An experimental test”, Proceedings of the Royal Society B: Biological Sciences 275 (1644), p. 1817–1822. doi:10.1098/rspb.2008.0331. 
  2. Malpli komune konata kiel mimetismo.
  3. King, R. C.. (2006) A dictionary of genetics, 7‑a eldono, Oxford: Oxford University Press. ISBN 0195307623.
  4. 4,0 4,1 Wickler, W. (1965). “Mimicry and the evolution of animal communication (Mimetismo kaj evoluado de besta komunikado)”, 'Nature' 208 (5010), p. 519–21. doi:10.1038/208519a0. 
  5. Tiu 'grupo' estas ofte specio, sed povas esti ankaŭ subgrupo kia unu preciza sekso aŭ morfologio
  6. Laŭ plej larĝa difino kamuflimito povas enkludi nevivantajn modelojn.