Kenozo (antikve-greke κένωσῐς, kénōsis) estas koncepto ligita al la teologioj kaj al la mistikoj de la kristanaj religioj.

En sia Epistolo al la Filipianoj, Paŭlo de Tarso skribis (2, 7): ”Sed (Kristo) sin malplenigis...”, uzante la verbon κενόω, kenóō, kiu signifas “malplenigi” (foje sinonime oni tradukas per “senvestiĝi” aŭ simile). Oni vidu sube la paŭlan tekston kiu siavice devenas el liturgia himno, laŭ diversaj bibliistoj.

Analogio, kvankam nur parta, povas esti tiu de la semo kiu en la grundo “sin malplenigas” por fariĝi planto.

La kenozo reprenas la evangelian ideon pri la semo kiu en la grundo mortas por burĝoni.

Etimologio redakti

La greka vorto κένωσις devenas el la substantivo κενός (kenós) “vakueco”. Tial, ĝi laŭlitere signifas vakuigon, neniigon, malplenigon.

Kenozo en Kristologio redakti

En la enkarniĝo redakti

En la katolika teologio kenozo esprimas la sinmalpleniĝon de la dia Logos en la Enkarniĝo, en la realo de lia obeo al la dia Patro, en la konscia akcepto pri sia morto.[1].

Reala kaj vola rezigno en la kenozo de Jesuo redakti

La kenozo en Jesuo montriĝas precipe en la krucumo kaj morto kie la Filo de homo aperis tute senpotenca.

 
La kalvaria monto de Arent de Gelder

En la kristana vivo redakti

En la kristanaj teologioj, la koncepto pri Kenozo indikas ankaŭ la internan procezon kiu konduktas la kristanon sin malplenigi de sia volo inkliniĝanta al la peko kaj malbono, nome liberigi de sia egocentrismo, por fariĝi interne ricevema fronte al Dio kaj povi sin fordoni al Li sen sperti ekribelojn aŭ ektimojn aŭ sentoj de perdo de la libereco. Sin malplenigi estas nepra kaj funkcia premiso al la vestiĝo el Jesuo Kristo iniciate de la dia Graco kaj de la Sankta Spirito.

Kenozo, do, estus trairo de konvertiĝo dolora ĉar malkonstruanta la certecojn kaj sekurecojn kiujn la homo, dum la vivkuro, sin konstruas. Fama okazo de kenozo estas la obskura nokto de la animo, priskribita de mistikulo Johano de la Kruco, kiu rakontas la angorsenton kaj despersenton kiu antaŭis sian plenan konvertiĝon al Jesuo Kristo. Jen la fonto de tiu koncepto kaj konduto:

5 Tiu sama spirito estu en vi, kiu estis ankaŭ en Kristo Jesuo,

    6 kiu, estante en la formo de Dio,

    ne rigardis kiel ŝatindaĵon la egalecon kun Dio

    7 sed sin malplenigis,

    alprenante la formon de sklavo,

    fariĝante laŭ la bildo de homoj”

Kial tiu humiliĝo en Jesuo Kristo? Teologoj kaj mistikuloj provas kompreni la kaŭzon de tiu kondiĉo de Kristo Homo kaj Dio: Lutero, ekzemple, vidas en tio la fakton ke Jesuo estas ŝarĝita per ĉiuj pekoj de la mondo kvazaŭ estus li la pekulo; aliaj vidas en tio la amon per kiu Dio altiras la homon al si. Estas plena la teologio je esploroj pri tiu jesua kenozo.

Malplmultaj opinioj pri la kenozo redakti

Iuj, aparte la kristanaj eklezioj kiuj ne konfesas la [[Antaŭekzisto|antaŭekziston de kristo, konfesas ke la sinmalpleniĝo okazis dum la vivo de Kristo, kaj ne antaŭ lia naskiĝo.

Analogioj kun aliaj religioj redakti

Iuj filozofiaj antropologoj opinias ke speco de sinmapliniĝo konceptiĝas ankaŭ en kelkaj formoj de Budhismo. Sed certas ke en tiu sinmalpleniĝo restas integra la persona individueco en la kristana kaj biblia koncepto: ĉu tiu okazus ankaŭ laŭ la budhisma doktrino?[2]

Tiu paŭla koncepto de kenzo ŝajnas esti ligita al tiu juda dirita tzimtzum.

Precizigoj pri la krista kenozo redakti

Kial tiu humiliĝo en Jesuo Kristo? Teologoj kaj mistikuloj provas kompreni la kaŭzon de tiu kondiĉo de Kristo Homo kaj Dio: Lutero, ekzemple, vidas en tio la fakton ke Jesuo estas ŝarĝita per ĉiuj pekoj de la mondo kvazaŭ estus li la pekulo; aliaj vidas en tio la amon per kiu Dio altiras la homon al si. Estas plena la teologio je esploroj pri tiu jesua kenozo

La sinmalpleniĝo ne estas definitiva perdo de diaj atributoj, sed reale portempa rezigno en la liaj homaj manifestiĝoj ĉar Jesuo promesas allasi al siaj sekvuloj la Spiriton kaj reveni al sia glora stato. Ankaŭ pro la fakto ke Dio povas rezigni manifesti sian potencon sed ne eblas ke tiu ĉi disiĝu el lia persono, kiel emerĝas el la koncepto pri Dio kaj el la sinteno de Jesuo kiu, fine, aktivis plenpotence.

Notoj redakti

  1. Herbert Vorgrimler, Nuovo dizionario teologico, EDB, Bologna 2004, p. 370
  2. Por detala analizo pri la analogie inter la mistikoj de la diversaj religioj, oni vidu verkoj de Marco Vannini en la bibliografio.

Bibliografio redakti

  • Vannini, Marco, La Mistica delle grandi religioni, Mondadori, 2004. ISBN 8-804-51167-2
  • Vannini, Marco, La morte dell'anima. Dalla mistica alla psicologia, Le Lettere, 2004, ISBN 8-871-66825-1
  • Vannini, Marco, Meister Eckhart e «Il fondo dell'anima», Città Nuova, 1991, ISBN 8-831-10087-4
  • L'Humilité de Dieu, de François Varillon, Bayard, 2002
  • La Souffrance de Dieu, de François Varillon, Éd. du Centurion, 1975
  • Le Concept de Dieu après Auschwitz. Une voix juive, de Hans Jonas, Rivages Poche, Paris, 1994.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti