Kingsley Coman
franca futbalisto
Kingsley Coman - prononco franclingva laŭ sistemo IFA kiŋslɛ kɔmɑ̃ - estas franca futbalisto. Li naskiĝis la 13-an de junio 1996 en Parizo, do nun estas 27-jara. Ido de la franca klubo Paris Saint-Germain, li ekde 201 membras en la unua vira teamo de la itala klubo Juventus Torino kaj ekde 2015 en la germana klubo Bayern München.
Kingsley Coman | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kingsley Junior Coman |
Naskiĝo | 13-an de junio 1996 (27-jaraĝa) en Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
Same ekde la jaro 2015 li estas membro de la franca nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe li jam ekde 2011 membris en la naciaj teamoj de sub-16- ĝis sub-21-jaruloj. Kadre de ĝi li interalie kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016. En tiu ĉampionado li rekoneblis per la ĉemiza numero "20".
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion pri li – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)