Kodoprezento estas maniero plukodi datumon, koditan per iu kodo, uzante alian kodon, pli konvenan por datumtransmeto aŭ alia celo. Rezulte la datumo estas kodita per kompono de kodoj. Ekz-e oni ofte uzas UTF-8 por transmeti aŭ konservi tekstojn koditajn en Unikodo:

signo kodo kodoprezento (UTF-8)
'a' 97 0x61 = 97
'ĉ' 265 (0xC4 0x89)
'†' 8224 (0xE2 0x80 0xA0)

Ĉi tie Unikodo ĵetas signojn en pozitivajn entjerojn; sed por oportunigi la datumtransmeton kaj tekstotraktadon, oni prezentas tiujn entjerojn per unu aŭ pluraj bajtoj. Interalie, ĉiuj signoj de Askio (kia 'a' en la tabelo) estas prezentataj per 1 bajto kies valoro egalas al kodnumero de la signo; sed la ĉapelitaj literoj de Esperanto havas kodnumerojn pli grandajn ol 127 — kaj eĉ pli grandajn ol 256 — kaj ne estas prezenteblaj per 1 bajto; UTF-8 disponigas algoritmon por prezenti iliajn valorojn per 2 bajtoj. Tamen pli grandaj kodnumeroj povas postuli 3 aŭ eĉ 4 bajtojn.

Simile la egalsigna askiigo estas kodoprezento ebliganta prezenti 8-bitajn kodojn per printeblaj 7-bitaj bajtoj; la 64-uma kodoprezento ebligas prezenti duumajn datumojn per 64 printeblaj «ciferoj» askiaj.