En mezepoka muziko, konduktuso (latine conductus) estas speco de liturgia voĉa komponaĵo por unu aŭ pluraj voĉoj. La vorto devenas de latina conducere (eskorti), kaj la konduktuso probable estis kantata dum la prediklibro estis portata de sia gardoloko al la loko, kie ĝi estos legata. La konduktuso estis unu el la ĉefaj specoj de voĉa komponaĵo el la periodo ars antiqua de mezepoka muzikhistorio.

La formo probable originis en la sudo de Francio ĉirkaŭ 1150, kaj atingis sian kulminan disvolvon dum la aktivado de la skolo de Notre Dame en la frua 13-a jarcento. La plejmulto de la konduktusoj el la granda kolekto de mez-13-jarcentaj manuskriptoj de Notre Dame estas destinitaj por du aŭ tri voĉoj. Konduktusoj estas unikaj en la repertuaro de Notre Dame ankaŭ pro tio, ke ili enlasas sekularajn melodiojn kiel fontmaterialon, kvankam ankaŭ sanktaj melodioj estis ofte uzataj. Oftaj temoj por la kantoj estis vivoj de la sanktuloj, festenoj de la Sinjoro, la Naskiĝo, kune kun pli aktualaj temoj kiel modela konduto de tiamaj kredantoj, kiel Thomas à Becket. Grava kaj interesa repertuaro de konduktusoj el malfrue en la periodo konsistas el kantoj, kiuj kritikas koruptojn de la klerikoj, inkluzive de kelkaj, kiuj estas tre furiozaj. Kvankam povas esti malfacile ilin prezenti al ni kantataj ekster preĝejo, estas tre eble, ke la repertuaro povis havi ekziston preter sia dokumentita liturgia uzo.

Preskaŭ ĉiuj komponistoj de konduktusoj estas anonimaj. Kelkaj el la poemoj, el kiuj ĉiuj estas verkitaj en la latina, estas atribuitaj al poetoj kiel Philip la Kanceliero kaj John de Howden.

La stilo de la konduktuso estis plej ofte ritma, kio konvenis al muziko akompananta procesion, kaj preskaŭ ĉiam noto-kontraŭ-nota. Stile ĝi estis tute malsimila al la alia ĉefa liturgia polifonia formo de la tempo, organumo, ĉe kiu la voĉoj kutime movis je malsamaj rapidoj; en konduktuso, la voĉoj kantis kune, en stilo ankaŭ nomata diskanto.

La muzikteoriistoj kiuj verkis pri la konduktuso inkludas Franco de Kolonjo, kiu konsilis verki belan melodion en la tenoro, Johannes de Garlandia, kaj Anonymous IV. Teoriisto Jacques de Liège el la frua 14-a jarcento, vigla defendanto de la stilo ars antiqua kontraŭ la nova "senmorala kaj diboĉa" stilo ars nova, lamentis la mankon de intereso pri la konduktuso flanke de tiamaj komponistoj. La konduktuso daŭris plej longe en Germanio, kie ĝi estis dokumentita ĝis en la 14-a jarcento.

Referencoj kaj plia legado redakti

  • The New Grove Dictionary of Music and Musicians, red. Stanley SADIE. 20 vol. Londono, Macmillan Publishers Ltd., 1980. ISBN 1-56159-174-2
  • Richard H. Hoppin, Medieval Music (Mezepoka muziko). Novjorko, W.W. Norton & Co., 1978. ISBN 0-393-09090-6
  • Janet KNAPP: "Conductus" (Konduktuso), Grove Music Online ed. L. Macy (Legita [1 februaro 2005]), (abona aliro)Arkivigite je 2008-05-16 per la retarkivo Wayback Machine