Kongado (portugale Congada) estas la nomo por drama popoldanco en Brazilo, en kiuj miksiĝas afrikaj kaj ankaŭ portugal-katolikaj muzikaj tradicioj per sinkretismo. Ĝi apartenas al la música nordestina, la muziko el la brazila nordoriento. La epopeajn kantojn akompanas perkutinstrumentoj (brazila knartamburo, zabumbo, ĉokaljo) kaj gitaro (violão).

Kongado en la 19-a jarcento. En la mezo la gereĝoj, maldekstre tamburistoj, dekstre dancistinoj kiel kortego.

Temas je tio pri religie inspiritaj popolfestoj, plejofte honore al la patrona sanktulo Benedikto de Nursio (São Benedicto) respektive al la rozariofesto (Festa de Nossa Senhora do Rosário). En 1760 unuafoje estis menciata kongado. La ceremoniaj prezentadoj okazis kutime antaŭ preĝejoj. Esenca elemento estas la prezentado de la kronado de Kongoreĝo kaj de lia reĝino.