Korea Aŭtonoma Prefektujo Janbiano
aŭtonoma regiono de Popola Respubliko Ĉinio
Janbiano (ĉine 延边, pinjine: Yanbian, koree 옌볜, laŭ korea lingvo en Ĉinio 연변) estas korea aŭtonoma prefektujo en la sudoriento de la provinco Ĝilinio de la Popola Respubliko de Ĉinio, tuj norde de la limo kun Nord-Koreio. La teritorio de Janbiano limiĝas norde de Hejlongĝjango, okcidente de la urboj Baiŝano (ĉine 白山; pinjine Báishān) kaj Ĝilino, sude de la provinco Nord-Hamgjong de Nord-Koreio kaj oriente de la Ĉemara Regiono (ruse Примо́рский край, latinliterigite Primorskij kraji) de Rusio. Janbiano estas nomita la aŭtonoma prefektujo pro la granda nombro de koreoj kiuj vivas en la regiono. La prefektuja ĉefurbo estas Janĝio (koree 옌지 시, ĉine 延吉市, pinjine: Yanji, kaj la tuta areo estas 42 700 kvadrataj kilometroj.
Korea Aŭtonoma Prefektujo Janbiano | |||||
---|---|---|---|---|---|
Aŭtonoma Prefektujo | |||||
aŭtonoma departemento [+] | |||||
| |||||
Lando | Ĉinio | ||||
Supermara alteco | 200 m [+] | ||||
Ĉefurbo | Yanji | ||||
- koordinatoj | 43° N, 130° O (mapo)42.89393129.50465Koordinatoj: 43° N, 130° O (mapo) | ||||
Areo | 43 329,34 km² (4 332 934 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 1 941 700 [+] (2020) | ||||
Denseco | 44,81 loĝ./km² [+] [+] | ||||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
Poŝtkodo | 133000 [+] | ||||
|
|||||
Korea Aŭtonoma Prefektujo Janbiano | |||||
Vikimedia Komunejo: Yanbian Korean Autonomous Prefecture [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||