Kreuzchen estas belvida punkto oriente super la Gera-valo sur la Alteburg-altebenaĵo en Arnstadt, Germanujo. Surloke (eble ne monte sed vale?) troviĝis iama mezepoka kruco el ŝtono. Ĝi estas (kune kun Schneckchen kaj Alteburg-turo) ekskursocelo sur belega rondirado.

Kreuzchen-belvidejo vidata de migranto de la rondirado, sude de la etapocelo Schneckchen.
Vidata de migranto kiu alvenas el la valo.
Loko de la iama belvidejo Kämpfs Türmchen

Historio redakti

Ĉ. la jaro 1580 la anoj de Siegelbach kaj Espenfeld (hodiaŭ urbopartoj de Arnstadt) postulis transloki la vilaĝolimo ĝis la Stephan-valo kie ŝtono kun elĉizitaj glavoj estu la katastra kampomarkilo. Fino de la 19-a jarcento la burĝa Plibelig-societo de Arnstadt klopodis fari belvidejon tie pro la belega situo kun rava panoramo.

En la 5.10.1895 la menciita societo petis de la urbo la permeson starigi ŝirmkabaneton kun malgranda turo. La interno de la ĉaleto havu tablon kaj benkon el ŝtono. Post komuna vizito de la loko oni preferis tiun ĉi lokon al la najbara loko de la Kämpf-tureto, kiu estis ja pli alta sed kun malpli bona panoramo (ĝin estis detruinta fulmobato). Planon kaj realigon faris la arnstadta masonisto-majstro Constant Hoy. En julio 1896 la tuto estis finkonstruita. Ĝi similu sur historia loko (la Alteburg-altebenaĵo estas la plej malnova setlejo de Arnstadt!) burgeton kun gvatturo.

Detruo kaj rekonstruo redakti

En la 3.10.1989 ĝi estis eksplodigita, eble fare de trupanoj de la Ruĝa Armeo kiuj konfuzis ĝin dum manovro sur la ne tro malproksima tereno por trejnado de soldatoj; kelkaj kontraŭe pensis ke tion faris anoj de la sekreta polico de GDR por timigi la urbanojn. Soldatoj sovetiaj mem provis rekonstrui Kreuzchen, sed nefakule. En la 14.7.1991 remalfermitis la novkonstruaĵo farita detale laŭ la malnovaj planoj, danke al la engaĝiĝo de la urba konsiiano Heinz Walther kaj la ĉefmasonisto Reiner Kraus.

Antaŭula ekskursocelo redakti

Ĝis la brulkonsumiĝo post fulmobato Kämpf-tureto (Kämpfs Türmchen) estis alia vidindaĵo. Ĝi troviĝis supre de Stephan-valo rekte ĉe la limo inter Arnstadt kaj Siegelbach. Ĝi nomiĝis laŭ la komercisto arnstadta Friedrich Heinrich Kämpf (li mortis en 1810) kiu konstruigis staleton por ĉevalo sia. Poste la stalo ricevis surgrimpota krenela spajreto. Simileco je turo kaŭzis la nomon popularan. En niaj tagoj troviĝas tie ĉi nur benko kaj geodezia ŝtona markilo. Anoj de la fremdultrafikejo arnstadta, kiam ili vizitis la lokon en la jaro 1895, decidis ne plu rekonstrui ĝin sed fari novan turon pli norde, t.e. Kreuzchen. Kämpf-tureto, kvankam ĝi situis pli alte ol Kreuzchen, havus belvidon malpli ravigan; cetere Kreuzchen estus pli proksima al Arnstadt kaj Alteburg kaj krome pli facile atingebla.

Literaturo redakti

Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Kirchschlager, Arnstadt 2003, ISBN 3-934277-07-1, p. 305; 319-320

Eksteraj ligiloj redakti

Pri la historio de Kreuzchen sur retpaĝaro de loka historiisto. Arkivigite je 2014-10-14 per la retarkivo Wayback Machine