La kuroso de Kreso estas marmora kuroso eltrovita en Atiko (Grekio), kiu funkciis kiel tombo-ŝtono por la tombo de juna falinta militisto nomita Kreso (en la greka Κροῖσος). La staranta skulptaĵo ŝajnas antaŭenpaŝi kaj montras la tipan "arkaikan rideton" sur lian vizaĝon. La skulptaĵo estas datita ĉirkaŭ 540-515 a. K. kaj ĝi mezuras 1,95 m de alteco. Ĝi troviĝas en la Nacia Arkeologia Muzeo de Ateno.[1][2] La surskribo sur la bazo de la statuo diras: "Ĉesu kaj ploru ĉe la tombo de la mortinta Kreso, kiun la furioza Areso detruis unu tagon batalante ĉe la plej altnivelaj vicoj."[3]

Anavissos Kouros, ĉ. 530 BC.

La Kuroso de Kreso estas la centro de du nunaj arkeologiaj debatoj: unue, ĉu la Kuroso reprezentis specifajn junajn virojn aŭ estis ĝeneralaj reprezentoj de idealigitaj arketipoj, kiuj vere ne similas al la specifa homo, kiun ili memoras, kaj estas do reprezentadoj, simbolaj ne-naturalismaj, kiuj inkluzivas la idealon de la vira militisto; kaj due, la aŭtentikeco de la Getty kuroso, kiu ŝajnas havi falsitan devenon kaj montras suspektindan similecon kun la Kuroso de Kreso.[4]

Referencoj redakti

  1. Fred Kleiner. (2013-01-01) Gardner's Art through the Ages: The Western Perspective. Cengage Learning, p. 113–. ISBN 978-1-133-95481-1.
  2. The Anavysos Kouros Alex. Philadelpheus The Annual of the British School at Athens Vol. 36, (1935/1936) , pp. 1-4 Published by: British School at Athens Stable URL: https://www.jstor.org/stable/30096873
  3. Judith M. Barringer. (31a de Decembro 2014) The Art and Archaeology of Ancient Greece. Cambridge University Press, p. 334–. ISBN 978-1-139-99174-2.
  4. Marion True. The Getty Kouros: Background on the Problem, in The Getty Kouros Colloquium, 1993, p. 13.