Kvaso

fermentinta trinkaĵo

Kvaso (ruse квас) estas freŝiga trinkaĵo, havanta pro fermentado iomete da alkoholo, acido kaj karbona gaso.

Glaso da malhelbruna fluidaĵo kun iom da veziketoj ĉe la rando de ĝia supraĵo.
Glaso da kvaso starinta dum iom da tempo (jam sen la ŝaŭmo kaj preskaŭ sen veziketoj)
Du vitraj bokaloj kun bruna fluidaĵo kaj kun pli hela substanco sube, starantaj sur malvarmujo.
Vazoj kun hejmfarita kvaso

Kiel fari kvason hejme: Komence necesas sekigi en bakujo pecojn de sekala pano, ĝis ilia koloro iĝas malhelbruna. Poste aldonu bolakvon (80 °C) kaj atendu kvar horojn. La infuzaĵon filtru, aldonu sukeron kaj giston. Metu la ujon en varmetan lokon. Post ok horoj refiltru kaj malvarmigu la infuzaĵon.

Ankaŭ kvaso estas ĉefa ingredienco de la populara rusa malvarma supo — okroŝko (ruse окрошка), kiun oni preferas kuiri kaj manĝi somere.

Eksteraj ligiloj redakti