La malbela dukino

pentraĵo de Quinten Matsijs

La malbela dukino aŭ konata ankaŭ kiel Aĝulino estas oleopentraĵo de la flandra pentristo Quentin Massys, realigita ĉirkaŭ 1513. Temas pri satira pentraĵo pri aristokrata virino kiu nedece intencas rekrei sian junecon per eksmoda vesto, la misformiĝoj de la virino estas la kaŭzoj de la Paĝet-malsano kiu okazigas tiajn misformojn en la ostoj. La verko estis donacita en 1947 de Jenny Louisa Roberta Blaker al la Nacia Galerio de Londono en Britio, kie ĝi troviĝas en plentempa ekspozicio.

La pentraĵo estas foje uzata kiel simbolo de malbelo kaj maloportuno.