La terpommanĝantoj

pentraĵo de Vincent van Gogh

La terpommanĝantoj (nederlande: De Aardappeleters) estas olepentraĵo sur kanvaso de 81,5 je 114,5 cm de la nederlanda pentristo Vincent van Gogh. Ĝi estis pentrita en aprilo de la jaro 1885 en Nuenen kaj troviĝas nuntempe en la muzeo Van Gogh en Amsterdamo, Nederlando.

La terpommanĝantoj
La terpommanĝantoj
Vincent van Gogh1885
oleo sur kanvaso
81,5 × 114,5 cm
Muzeo Van Gogh
vdr

Priskribo redakti

 
Skizoj: manoj de la terpommanĝantoj.

La terpommanĝantoj estas la unua granda verko de Van Gogh, pri kiu li laboris dum kelkaj monatoj. Ĝi prezentas en malhela etoso familian grupon kiu montras sian malriĉecon ĉefe pro la propra mallumeco krom la fakto ke ili manĝas povran pladon kia terpomoj.