Lauteraar-Glaĉero

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Lauteraar-Glaĉero (germane Lauteraargletscher; en Esperanto ankaŭ Laŭterar-Glaĉero) estas tributglaĉero de Unteraar-Glaĉero en Berna Oberlando. La glaĉero havas longecon de 9 km, averaĝan larĝecon de 1 km kaj surfacon de proksimume 9 km².

Lauteraar-Glaĉero
Lauteraarhorn kun nutraj firnoj de Lauterar-Glaĉero meze
kaj Bärglistock kun Gauli-Glaĉero dekstre
glaĉero
Geografia situo CH1903: 656060 / 159008 (mapo)46.588.17Koordinatoj: 46° 35′ N, 8° 10′ O; CH1903: 656060 / 159008 (mapo)
Lauteraar-Glaĉero (Svislando)
Lauteraar-Glaĉero (Svislando)
DEC
Lauteraar-Glaĉero
Lauteraar-Glaĉero
Map
Lauteraar-Glaĉero
Estiĝloko Lauteraarhorn
Longeco 9 km
Larĝeco 1 km
Areo 9 km²
Glacikvanto 2 km³
Elfluanto(j) Unteraar-Glaĉero
Grimsel-LagoAro
Jara retiriĝo/kresko 0
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Priskribo redakti

Lauteraar-Glaĉero estiĝas inter la orienta flanko de Lauteraarhorn kaj la suda flanko de Bärglistock. La kresto inter Schreckhorn kaj Bärglistock disigas ĝin de la glaĉersistemo de Suba Grindelwald-Glaĉero. La glaĉero fluas nun suden flankita oriente de Ewigschneehorn, kies kresto disigas ĝin de Gauli-Glaĉero, kaj okcidente de Abschwunghorn. La glaĉero estas nutrita de multaj flankaj firnkampoj. Post 7 km la glaĉero atingas la nordan fruntmorenon de Finsteraar-Glaĉero, kiu tie transiras al Unteraar-Glaĉero kaj devigas Lauterar-Glaĉeron kurbiĝi orienten kaj flui paralele al ĝi kaj poste Unteraar-Glaĉero. La glaĉerlango de Lauterar-Glaĉero, de la flankmoreno - respektive mezmoreno inter la du glaĉeroj - restas disigita de Unteraar-Glaĉero, do ne vere kuniĝas kun ĝikaj post la kurbiĝo pli kaj pli maldikiĝas, ĝis ĝi finiĝas en mallarĝa pinto, el kiu elfluas rivero, kies akvo malaperas post kelkaj metroj en la flanka moreno de Unterar-Glaĉero.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti