Leinakanalo (germane Leinakanal) estas mezepoka artfaritaĵo kies konstruon ordonis en 1369 landgrafo Baltazaro. Ĝi servu por la akvoprovizado de la urbo Gotao. La distanco kompleta estas de 28,6 km, birdfluge nur ĉ. 12 km. La kanalo ofertas al multaj plantoj kaj bestetoj vivospacon. En 1978 ĝi deklaritis teknika monumento kaj plibeligas nuntempe la blazonon de Gotao per arĝenta ondo. La linio kanala restis tra la jarcentoj neŝanĝita.

Leinakanalo en la gotaa kasteloparko

Historio redakti

Inter 1649 kaj 1659 duko Ernesto la 1-a (Saksio-Gotha-Altenburg) konstruigis krome la akvokanaleton Flößgraben. Tiu ĉi akvofosaĵo utiligitis ĝis la jaro 1847 por transporti lignon el la Turingia Arbaro; arkitekto ĝia estis la forstestro David Schmidt. Alia funkcio de la kanalo ĝis post la Unua mondmilito estas movigado de muelejoj kaj provizo pri netrinkakvo. En 1709/10 pligrandiĝis Flößgraben laŭ ordono de duko Frederiko la 2-a por pli efika utiligo. En 1733 duko Ernesto la 3-a donis flosprivilegiojn por antaŭenpuŝi tiun chi metion kaj plibonigi la laborkondiĉojn de la flosistoj. En 1830 lignodeponejo starigitis ĉe Reinhardsbrunner-strato en Gotao.

Hodiaŭ la akvo kondukatas danke al fosa sitemo disde Wilde Leina ĉe Leinatal-Schönau vor dem Walde respektive disde Apfelstädt-rivero en Georgenthal al Gotao. La nuna funkcio kanala en Gotao estas nur la provizo de la lagetoj en la parkoj ĉirkaŭ Kastelo Friedenstein kaj la funciigo de la akvomirindaĵoj ĉe la supra centra bazarplaco sude de la Urbodomo malnova apud la Cranach-domo. Iĝo de Malgranda Leinakanalo estas ĉe la naĝejo en Schönau de kiu ĝi kondukitis per volvoj multaj laŭlonge de la montetoj. Enfluo de Flößgraben disde la separilo de Georgenthal fariĝas en Emleben. De tie la tuto eknomiĝas Leinakanal superinte la akvodislimon de Weser kaj Elbo. Inter Leintatal-Leina kaj Gotao-Sundhausen la akvo transiras akvedukton el la 1845 jaro malsupre de kiu kondukis ĝis 1994 la fervojlinio. Post ties alilokigo la kanalo malsupre de la tero/la trakaro kondukatas. Ĉe la akvedukto konstruitis ankaŭ haltejo nome "Leinacanal" (en 1910).

Multaj muelejoj (Emleber Mühle, Leinamühle, Massemühle, Sundhäuser Mühle) troviĝis surloke. En Gotao mem ekzistis inter 1378 kaj 1895 Bergmühle (por farunfaro) kie faritis fare de Hugo Mairich akvomirindaĵo laŭ la modelo de la montoparko en Kassel-Wilhelmshöhe por allogi turistojn. Ĝi rekonstruitis en 1995 okaze de la datreveno 100-a estiĝa.

Literaturo redakti

  • Albert Doell: Gotha und sein Wasser. Mit einer Kartenskizze des Leinakanals und des Flößgrabens. Herausgegeben vom Stadtrat zu Gotha. Engelhard-Reyher, Gotha 1922.
  • Karl Kohlstock: Entdeckungsreisen in der Heimat. Band 8: Der Hauptstrang des Leinakanales in der Stadt Gotha (= Entdeckungsreisen in der Heimat. 8). 2-a eldono, Gotha 1926.
  • Rudolf Umbreit: Die Entwicklung der Stadt Gotha von der Reichsgründung bis zum Umsturz. – En: Kurt Schmidt (eld.): Gotha. Das Buch einer deutschen Stadt. Band 1. Engelhard-Reyher, Gotha 1931, p. 255–308
  • Ingenieurbüro Kraußer Ohrdruf: Das Leinakanalsystem. Eine Dokumentation incl. Karten und Fotos. 1992. – Landratsamt Gotha.
  • Helga Raschke: Gotha. Die Stadt und ihre Bürger. 2., überarbeitete und erweiterte Auflage. Geiger, Horb am Neckar 1996, ISBN 3-89264-725-9.
  • Wolfgang Möller: Wanderung am Leinakanal. Urania Kultur- und Bildungsverein Gotha e. V., Gotha 1999.
  • Helga Raschke: Von Wasserknechten, Müllern, Gerbern und Leinafegern. Urania Kultur- und Bildungsverein Gotha e. V., Gotha 2000.
  • Mario Henze: Zur Vermessung des Leinakanals bei Gotha im 14. Jahrhundert. Dresden 2001, (Dresden, Hochschule für Technik und Wirtschaft (FH), Vermessungswesen/Kartographie, Diplom-Arbeit, 2001).
  • Wolfgang Möller: Die Quelle unterm Aquädukt. Dringender Handlungsbedarf für die zweite Sanierungsphase. Bahnhof und Aquädukt am Leinakanal.- In: Gothaer Heimatbrief. Heimatkreis Gotha Stadt und Land. Nr. 46, 2005, p. 34–35.
  • Günter Walter: Aquädukt und Bahnhof Leinakanal. 1844–1994. 2., bearbeitete Auflage. Rockstuhl, Bad Langensalza 2005, ISBN 3-937135-50-2.
  • Freundeskreis Leinakanal e.V.: Broschüre "Der Leinakanal-Eine Lobby für den (ur)alten Schlingel", Gotha, 2017

Eksteraj ligiloj redakti